
12/12/2019
Bildo: Manifestaciantoj protestas kontraŭ la leĝo pri civitaneco (Citizenship amendment bill) en Nov-Delhio la 10an de decembro 2019.
La hinda Parlamento ĵus adoptis definitivan leĝon tre kontestitan, kiu reformas la aliron al civitaneco. Ĝi faciligas la nacianigon de civitanoj de fremdaj landoj, sed ekskludas la islamanojn.
«La revo de milionoj da personoj, viktimoj kaj malavantaĝuloj, realiĝas hodiaŭ», feliĉiĝis la ministro pri Internaj aferoj. Laŭ la registaro, kondukita de la hinduaj naciistoj, la leĝo pri la atribuoj de la civitaneco ebligos al la Afganoj, Bangladeŝanoj aŭ Pakistananoj, kiuj ne estas islamanoj, akiri la baratan naciecon. Tion, kondiĉe, ke ili vivis dum ses jaroj en Barato, 11 jaroj koncerne la aliajn fremdulojn.
La regantaj hinduaj naciistoj asertas, ke tio celas protektadi la religiajn malplimultojn de tiuj tri landoj. Laŭ la opozicio, tio estas maniero malhelpi la islamanojn de la regiono akiri la hindan naciecon, eĉ faciligi la forpeladon de tiuj, kiuj jam vivas en Hindio.
Senigi la islamanojn de la hinda nacieco
Tiu aranĝo ŝajne estas kontraŭleĝa, ĉar ĝi malobservas la principojn de egaleco kaj laikeco enskribitaj en la konstitucio. Laŭ Palaniappan Chidambaram, deputita ĉe la Kongreso por la opozicio, tiu leĝo estu kontestita ĉe la Ĉefkortumo: «Estis petite de la deputitoj, ke ili faru nekonstituciaĵon. La afero estis poste transmetitaj al la juĝistoj, kiuj decidu pri la konstitucia konformo de tiu leĝo. Mi timas, ke tiu registaro perforte adoptigos tiun leĝon cele al aplikado de sia politiko de hindua hegemonio. Tio estas malĝoja tago».
La Ĉefkortumo estas konsiderata sendependa, sed tiuj juĝistoj antaŭnelonge elektis la partion de la hinduoj kontraŭ la islamanoj, kio povus favorigi la registaron.