09/12/2019
Almenaŭ 43 personoj mortis dimanĉon, dum incendio de uzino specialigita en fabrikado de mansakoj, en Nov-Delhio, norde de Hindio. La incendioj estas kutimaj en Hindio, kie la sekurecaj normoj de la konstruaĵoj ofte ne estas respektataj fare de la konstruistoj.
Incendio de uzino en la barata ĉefurbo Nov-Delhio, okazinta dimanĉon, dum la laboristoj ripozis, kaŭzis almenaŭ 43 mortintojn, anoncis reprezentantoj de la registaro. Tiu bilanco povus pligraviĝi.
La fajro komenciĝis frumatene en malnova kvartalo de la ĉefurbo. Krom la bilanco de 43 mortintoj, almenaŭ 16 personoj estis kondukitaj al malsanulejo, laŭ la polico.
La viktimoj estas «laboristoj, kiuj dormis ene de tiu konstruaĵo de kvar aŭ kvin etaĝoj», indikis Sunil Choudhary, kun-ĉefo de la fajrobrigadistoj de Nov-Delhio.
Fajro rapide disvastiĝis
Almenaŭ 50 personoj estis savitaj fare de la sekurecaj servoj, laŭ respondeculo de la fajrobrigadistoj precizigante, ke la incendio estis estingita, sed ke sekuraj operacoj plu okazas.
La uzino estis specialigita en la fabrikado de mansakoj. Multe da krudmaterialoj estis stokitaj interne de la konstruaĵo, kio ebligis rapidan disvastiĝon de la fajro, laŭ la surlokaj gazetoj.
«Miaj pensoj iras al tiuj, kiuj perdis siajn parencojn. Mi deziras al la vunditoj rapidan resaniĝon», deklaris en Tvitero, la Ĉefministro, Narendra Modi.
Kutimaj incendioj en Barato
La incendioj kutimas en Barato, kie sekurnormoj de la konstruaĵoj ofte estas malmulte respektataj fare de la konstruistoj.
En 1997, incendio en kinejo en Nov-Delhio mortigis 59 personojn. Pasintan februaron, 17 personoj pereis en la incendio de sesetaĝa hotelo, ankaŭ situinta en la barata ĉefurbo.