Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 décembre 2019 6 21 /12 /décembre /2019 15:59

21/12/2019

Bildo: "AŬSTRALIO BRULAS"

De kelkaj tagoj, Aŭstralio sufokas.

Pasintan ĵaŭdon, la temperaturo atingis 49,8°C okcidente de la lando. Tio  estas rekordo por la periodo de decembro. En Novsudkimrio, kies Sidnejo estas la ĉefurbo, urĝa stato estis dekretita por la dua fojo de post la komenciĝo de la incendioj, en septembro.

Merkredon, alia rekordo estis atingita: tiu tago estis la plej varma de post la komenciĝo de la registrado de temperaturo. La nacia averaĝo de la maksimumaj temperaturoj atingas 41,9°C laŭ la buroo pri meteologio.

Sur la plaĝo, la sunŝmiraĵo estas ege konsilinda. «Ĉi tie, oni vere povas senti, ke la varmo estas ekstrema, kaj ke la suno multe pli brulvundas. Mi ne scias, ĉu tio estas pro la fama truo en la ozona tavolo, sed mi sentas, ke la suno estas multe pli intensa ĉi tie» atestas loĝantino, Kamilla Drapalo. Apud ŝi, Genevieve, kiu ankaŭ loĝas en Sidnejo, aprobas ŝin. «Pro la altiĝo de la temperaturo, la ligno kaj la veproj sekiĝas. Vegetaĵoj ne sufiĉe abundas por protekti la aliajn areojn, kaj kontroli la trudherbon. Tiom da indicoj ekzistas, kiuj demonstras la rilaton inter la klimata ŝanĝiĝo kaj la altiĝo de la temperaturoj. La registaro ne povas refuti ilin».

Ĵaŭdon, centoj da manifestaciantoj kolektiĝis apud la oficiala rezidejo de la Ĉefministro Scott Morrisson en Sidnejo, postulante pli da aranĝoj por redukti la aŭstraliajn emisiojn de forcejefikaj gasoj. Ilia celo estis ankaŭ reliefigi la foreston de la ĉefo de la registaro, kiu ferias eksterlande, dum lia lando brulas.

 

La arbaraj fajroj plu estas gravaj 

De post aŭgusto, Aŭstralio frontas viglegajn arbarajn fajrojn. Tiuj pintoj de varmo komplikas la laboron de miloj da fajrobrigadistoj, kiuj luktas ĉiutage kontraŭ tiuj incendioj. Laŭ la sciencistoj, ili estas pli fruaj kaj pli perfortaj ol kutime. Ses personoj mortis kaj pli ol 800 domoj estis detruitaj.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }