Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 décembre 2019 2 24 /12 /décembre /2019 22:02

24/12/2019

Bildo: "Ni ne forgesu Fukuŝimon"

Laŭ la japanaj aŭtoritatoj, tio estas la sola solvo. Efektive, la spertuloj ekskludis longtempan stokadon de la infektita akvo de la atomcentralo de Fukuŝima-Dajiĉi.

Tiu anonco ja maltrankviligas. «La opcio, kiu konsistas en simpla kaj  longtempa stokado ne plus estas antaŭvidita», deklaris Ŝtatfunkciulo, kiu deziras konservi anonimecon. Li precizigas, ke la plano de la registaro estas malembarasi sin de Fukuŝima-Dajiĉi: post malmuntado de la reaktoroj kaj purigado de la lokoj, neniu plu restos, eĉ ne la akvo-cisternoj, kiuj plu entenas almenaŭ tricion.     

 

Tiu akvo estas stokita de post la cunamo de 2011 

Amasa kvanto da infektita akvo estas stokita en tiu areo detruita de la cunamo, kiu okazis en 2011. Ĝi devenas de la pluvo, de la subgrundaj akvo-tavoloj aŭ de necesaj injektoj por malvarmigi la korojn de la ekfuziantaj reaktoroj.

Plurfoje filtrita, ĝi fine estos malembarasita de granda kvanto da radionuklidoj, krom tricio, konsiderata kiel malpli danĝera por la medio kaj la estaĵoj.

Ĉar la longdaŭra stokado, rekomendita de la ekologiismaj organizaĵoj kiel "Greenpeace" ne plu estas aktuala, tri solvoj restas, juĝitaj kiel plej realigeblaj, el teknika kaj ekonomia vidpunkto: diluado en la maro, elvaporiĝo en la areo, aŭ kombino de ambaŭ. 

 

Tiu akvo plu estas plena de radioaktivaj elementoj 

De antaŭ jaroj, spertuloj inter kiuj, tiuj de la "Internacia Agentejo pri Atomenergio" (AIEA), instigas al diluado en la maro. Sed tio ne estis ĝis nun realigebla, ĉar kiel agnoskis la kompanio "Tokyo Electric Power" (Tepco), granda parto de tiu akvo estas plu plenplena de radioaktivaj elementoj, danĝeraj al la nutradĉeno.    

Tepco opinias tamen, ke la cisternoj estos plenaj en la jaro 2022. Fina decido ŝajne ne estos prenita antaŭ la Olimpikoj de Tokio en somero 2020, kalkulante pri la diplomatia risko. Registara sub-komisiono taskita pri la afero studas ne nur la teknikan konsekvencon, sed ankaŭ la potencialajn difektojn kontraŭ la eksterlanda bildo de la lando.   

Japanio sendube spertos fortan opozicion, kiu jam esprimiĝas nome de la fiŝkaptistoj kaj agrikulturistoj de la regiono, de la grupoj de defendo de la medio, kaj de apudaj landoj, ĉefe Sud-Koreio. Seulo, malbone akceptis la antaŭan decidon de Japanio forĵeti en la maron grandan kvanton da radioaktiva akvo, sen peti de ĝi ĝian opinion.

19/09/2019

Fukuŝimo: 3 eks-estroj de la nuklea centralo estas senkulpigitaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/09/fukusimo-3-eks-estroj-de-la-nuklea-centralo-estas-senkulpigitaj.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }