Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 décembre 2019 1 16 /12 /décembre /2019 15:13

16/12/2019

La Unuiĝinta sindikato de la ministoj de Bulkizo (Albanio) anoncis sian fondon la 17an de novembro 2019. Kvin tagojn poste, la prezidanto de la sindikato estis maldungita fare de AlbChrome, filio de la tre potenca societo Balfin, kaj plej granda minsocieto, kiu operacas en la regiono. Responde, la ministoj ekstrikis, postulante la reenpostenigon de sia sindikata gvidanto, finon de la represio kontraŭ la laboristoj, kaj altigon de la salajroj. Dum la sekvantaj tagoj, aliaj sindikataj gvidantoj kaj aktivuloj estis provizore detenitaj kaj pridemanditaj de la polico. La 2an de decembro, AlbChrome maldungis alian membron de la ekzekutiva komitato de la sindikato. Pro la atakoj de la dunganto kaj de la polico, en plena silento de la amasinformiloj, kiuj klare defendas la plej riĉan viron de Albanio, la laboristoj decidis haltigi sian strikon kontraŭ promeso, ke la aferon de maldungoj prenos sur sin la surloka labor-inspektado,

La maldungo de du sindikataj gvidantoj havas gravajn konsekvencojn ne nur kontraŭ la estonteco de la sindikato, sed ankaŭ kontraŭ la familioj de tiuj du laboristoj. Kvankam la mongajno de eksportadoj de kromo atingas po pli ol 100 milionojn da eŭroj jare, la familioj de Bulkizo estas inter la plej malriĉaj personoj en Albanio, kaj ilia vivteniĝo dependas de la minoj. Intertempe, la atakoj kontraŭ la sindikato daŭris. La 12an de decembro, alia membro de la ekzekutiva komitato de la sindikato ricevis averton, kiu minacis lin pri maldungo, kaj malpromociis lin al laborposteno, pri kio li havas nenian antaŭsperton.

Retmesaĝo:

La libereco pri asocio kaj kolektiva intertraktado estas fundamentaj rajtoj protektataj de la ĉefaj konvencioj de IOL N° 87 kaj 98. De post ilia ratifiko antaŭ pli ol duon-jarcento, tiuj rajtoj estas enskribitaj en la albanian leĝaron.

Ni petas de la albania registaro kaj de Albchrome, ke ili respektu la internaciajn labornormojn kaj la albanian leĝon, kiuj protektas la rajtojn de la ministoj de Bulkizo krei liberajn, demokratiajn kaj sendependajn sindikatojn, kapablajn intertraktadi justajn salajrojn kaj trudi dignajn laborkondiĉojn. Fine, ni postulas ĉesigon de la represio kontraŭ la laboristoj, kiuj uzas sian rajton je libereco de asocio, reenpostenigon de ambaŭ sindikataj gvidantoj, kaj komencon de veraj kolektivaj konvencioj kun la laboristoj kaj iliaj sindikatoj.

Partnerece kun la Unuiĝinta sindikato de Bulkizo (Albanio), la unua demokrata sindikato de la ministoj, sendependa de la politikaj partioj kaj de la dungantoj en Albanio. 

 

https://www.facebook.com/102143044582976/videos/983281075362806/

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }