27/12/2019
Bildo: Migrantoj sukuritaj kaj akceptitaj en la haveno Malago fare de la hispana marborda patrolo en aŭgusto 2019.
La hispanaj marbordaj patroloj sukuris en la tago de Kristnasko preskaŭ 200 migrantojn, virojn, virinojn kaj infanojn, kiuj navigis sur improvizitaj boatoj, devenantaj de la afrika kontinento.
La tutan tagon, tri improvizitaj boatoj, kiuj transportis ok, naŭ kaj dek personojn estis sukuritaj en la areoj de la Murcio kaj Kartaĥeno, indikis mardon 24an de decembro porparolanto de la hispana servo pri marsavado .
Sume, preskaŭ 200 migrantoj estis sukuritaj en la tago de Kristnasko en Hispanio.
Pluraj areoj de savado
Dum la nokto, 11 personoj estis sukuritaj en la akvo de la Ĝibraltara Markolo kaj alvenis en la hispana enklavo de Ceŭto, norde de Maroko. En la insuloj Ĉafarinoj, marvaste de la marokaj marbordoj, 61 personoj alvenintaj sur la insulo de la Reĝo estis rekuperitaj, kaj poste transportitaj al Melilo, alia hispana enklavo en Maroko, aldonis la porparolanto.
La savistoj ankaŭ prizorgis 61 aliajn migrantojn alvenintajn sur la insuleto Alborano, 57 kilometrojn for de la marokaj marbordoj, kaj kondukis ilin al la hispana haveno Motril. Fine, la marbordaj patroloj sukuris 22 aliajn personojn, kiuj volis atingi la insulojn Kanariojn, arkipelago en Atlantiko.
1 246 migrantoj mortis provante trapasi Mediteraneon
Tiu bilanco enkalkulas nek tiujn, kiuj estis sukuritaj de la hispana Civilgvardio nek tiujn, kiuj sukcesis atingi la hispanajn marbordojn pere de siaj boatoj.
En 2019, almenaŭ 1 246 migrantoj mortis provante trapasi Mediteraneon, laŭ la Internacia Organizaĵo por la Migradoj, aliĝinta al Unuiĝintaj Nacioj.
Mapo: lokoj de savado de la migrantoj sukuritaj de la hispanaj marbordaj patroloj, la 25an de decembro 2019 (Google maps):
