Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 novembre 2019 5 22 /11 /novembre /2019 22:24
http://periodicoellibertario.blogspot.com/2019/11/crisis-economico-social-inconmensurable.html

22/11/2019

Bildo: profundega soci-ekonomia krizo en Venezuelo.   

En Venezuelo, la politika situacio ŝajnas blokita, la alvoko de la opoziciulo Juan Guaidó ne plu forlasi la stratojn, lanĉita sabaton 16an de novembro ja estis malsukceso. La loĝantoj plene suferas galopan hiperinflacion, interrompojn de elektro kaj akvo, mankon de medikamentoj, de benzino aŭ nutraĵoj. Marakajbo, la dua urbo de la lando, estas unu el la plej grave tuŝataj.

Laŭ la ŝavisma gubernio de la Ŝtato Zulia, kie troviĝas Marakajbo, la situacio ree normaliĝis, laŭ raportoj pri la kriza situacio. Fakte, tio ŝajne ne veras. La interrompoj ne plu estas tiel longaj ol antaŭ ses aŭ sep monatoj, sed kelkaj kvartaloj plu estas senigitaj je kurento kelkfoje po 12 horojn tage. Kiam elektro refunkcias, ĝenerale ĝi interrompiĝas aliflanke de la urbo.

Ia deviga porcisistemo estas starigita, sen informi la loĝantojn: la plej granda parto de elektro estas direktita al la precipaj lokoj de la urbo, kiel la malsanulejoj, la policejoj aŭ la militaj kazernoj. La situacio do plu restas necerta, kaj vere okulfrapas dumnokte:  Marakajbo fariĝas fantomo-urbo, kaj sinkas en mallumon preskaŭ kompletan, ĉar publika lumo ne plu ekzistas.

 

La malriĉaj kvartaloj ne plu ricevas akvon de pli ol monato 

Krom tio, la ĉefa problemo estas nun la aliro al fluanta akvo. De antaŭ pli ol monato, plejparte de la popolaj kvartaloj ne plu havas akvon. Tio pro la elektraj interrompoj, kiuj malhelpas la pumpilojn funkcii, sed ĉefe pro malzorgo de la reto.

La aliro al akvo estas tre kompleksa: necesas pagi cisterno-kamionon inter 60 kaj 80 dolarojn por plenigi la rezervujojn de konstruaĵo, kio estas tro koste por plejparte de la loĝantoj. Kelkaj sin servas rekte en la lago Marakajbo, unu el la plej grandaj de Latin-Ameriko.  Sed la akvo de la lago estas infektita de likadoj devenantaj de la forlasitaj petrol-kampoj, kiuj antaŭe riĉigis la urbon.

La sanitaraj konsekvencoj estas katastrofaj. Multaj civitanoj de la urbo, nomataj Maracuchos suferas skabion, ĉar ili ne povas lavi sin regule. Ankaŭ tuberkulozo estas pli kaj pli ofta. Kaj la malsanulejoj estas tute superŝitutaj: ili ruiniĝas, plejparte el la kuracistoj foriris, kaj tiuj, kiuj restas, estas devigataj peti de iliaj pacientoj, ke ili aĉetu mem la medikamentojn, ĉar ili plu havas nenion.

          

La neformala komerco regas en Makarajbo 

La urbo ĝis nun ne kolapsis ĉefe danke al neformala komerco kaj sia proksimeco kun Kolombio. Plejparte de la komercejoj fermis, interalie post la rabadoj, kiuj okazis dum la grandaj elektro-interrompoj de marto.

La Maracuchos sin provizas en Kolombio. Tio favorigas ekaperon de ĉia neleĝa komercado, kaj de nova tipo de krimeco. Sed tio ankaŭ enirigas iom da mono en la urbon, ĉefe dolaroj. La Komerca Ĉambro taksas, ke 96% el la financaj transakcioj efektiviĝas en dolaroj. Tio ne eligos la urbon de la krizo, sed tamen bremsas ĝian falon.

09/07/2019

Venezuelo: La FAES, Fortoj de Speciala Agado de la Nacia Bolivara Polico, ilo de politika represio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/07/venezuelo-la-faes-fortoj-de-speciala-agado-de-la-nacia-bolivara-polico-ilo-de-politika-represio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }