19/11/2019
Mondskale, almenaŭ 330 000 infanoj estas malliberigitaj en 80 landoj en rilato kun la migrado.
Pli ol 100 000 infanoj estas nun malliberigitaj en rilato kun la migrado en Usono. Tiu sumo enkalkulas la infanojn malliberigitajn kun iliaj gepatroj, kaj la neplenaĝulojn malliberigitajn aparte, asertis Unuiĝintaj Nacioj, lundon 18an de novembro. Pli precize, «la totala nombro de infanoj malliberigitaj atingas 103 000», deklaris Manfred Nowak, precipa aŭtoro de la Ĝenerala Studaĵo de UN pri la infanoj senigitaj je libereco.
Li kvalifis «prudenta» tiun taksadon, bazitan sur la oficialaj nombroj, kaj sur kromaj «tre fidindajn» informfontoj. Mondskale, almenaŭ 330 000 infanoj estas malliberigitaj en 80 landoj en rilato kun la migrado, laŭ tiu studaĵo.
«Nehumana traktado, tiel por la gepatroj, kiel por la infanoj»
Laŭ Manfred Nowak, la nombro de 103 000 infanoj malliberigitaj en Usono enkalkulas la neakompanatajn neplenaĝulojn, tiuj, kiuj estis arestitaj samtempe kiel siaj parencoj, kaj tiuj, kiuj estis apartigitaj de siaj gepatroj antaŭ la detenado.
La studaĵo ekzamenas interalie malobservojn de la Konvencio de la Infanaj Rajtoj kiu mencias, ke la detenado de infanoj devas esti uzita «nur kiel lasta rimedo, kaj por kiel eble plej mallonga daŭro». Usono estas la sola lando membro de UN, kiu ne ratifis la konvencion, ekvalidan en 1990.
Sed Manfred Nowak substrekis, ke tio ne liberigas la administracion de la prezidento Donald Trump je ĝia respondeco koncerne la detenadon de migrantaj infanoj ĉe la landlimo kun Meksiko.
«Apartigi infanojn, eĉ junajn infanojn, disde siaj gepatroj, kiel faras la administracio Trump ĉe la landlimo kun Meksiko, konsistigas nehumanan traktadon, tiel por la gepatroj, kiel por la infanoj», li substrekis.
