14/11/2019
Bildo: Kontraŭ-gejaj protestantoj en Ugando. En plejparte de la Afrika kontinento, samseksemo estas kontraŭ-leĝa.
Sesdek personoj estis akuzitaj pro «ĝeneralaj ĝenaĵoj», kaj enkarcerigitaj ĉi-ĵaŭdon 12an de novembro. Ili estis arestitaj en trinkejo de Kampalo, ŝatata loko de la GLATIa komunumo.
Laŭ la uganda organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj, nenia dubo ekzistas: malliberigante tiujn 67 personojn, la aŭtoritatoj intencas timigi la GLATIajn personojn.
Tiuj 61 viroj kaj virinoj estis arestitaj dimanĉon en la "Ram bar", drinkejo de Kampalo, loko bone konata de la samseksema komunumo. 58 aliaj personoj estis samtempe arestitaj, kaj rapide liberigitaj.
Laŭ ĝia deklaro, la polico ne sciis, ke temis pri GLATIa vespero. Ĝi intervenis, laŭ ĝia aserto, por aresti la uzantojn de opio kaj tabako, sed la argumento ne konvinkas la advokatojn de la malliberigitaj personoj. Prave, ĉar en Ugando, la samseksemaj personoj estas kutime turmentitaj, timigitaj eĉ perfortitaj.
Pasintan monaton, 16 GLATIaj aktivuloj suferis truditajn anusesplorojn post ilia arestado. Laŭ la organizaĵo Sexual minorities Uganda, la atencoj kontraŭ la samseksemaj personoj kreskis tiujn lastajn semajnojn, aparte de post la deklaroj de la uganda ministro pri etiko. Simon Lokodo postulis komence de oktobro, intensigon de la leĝo kontraŭ la samseksemuloj, postulante por ili mortopunon.

