
15/12/2019
La koreiaj laboristoj atingis grandan venkon - dankon!
Antaŭ du semajnoj, mi skribis al vi, petante vian subtenon al nova retkampanjo en Labourstart.
Tiu kampanjo postulis de la sud-koreia registaro, ke ĝi apliku la «sekurtarifojn», petatajn de la sindikatoj por la kamionistoj.
Pli ol 5 300 inter vi rapide respondis, kaj mi ĝojegas informi, ke ni interrompas hodiaŭ la kampanjon. La sindikato akiris grandegan venkon.
Kiel diris al ni sindikatanoj hodiaŭ en retmesaĝo, ili sendis niajn petskribojn per faksilo al la registaro pasintan vendredon. Ili substrekis, ke la amasa surloka lukto de la koreiaj laboristoj estas la ĉefa kialo de la venko, sed ili aldonis, ke «la kampanjo estas grava por konigi la lukton kaj mondan tendencon por sekurtarifoj, kio estas ege grava laŭ longa tempo».
Vi kontribuis al tiu venko. Mi dankas vin!
Morgaŭ, ni parolos al vi pri alia kampanjo LabourStart, kiu estas lanĉota.
Denove mi esperas kalkuli je vi por via subteno.
Labourstart

30/11/2019
En Sud-Koreio, po 1 000 personoj mortas ĉiujare post akcidentoj de kamionoj. Grandaj kliento-entreprenoj, kiel Samsung kaj Hyundai, trudas malaltajn tarifojn al la kamionistoj, kio devigas ilin labori longajn horojn, troŝarĝi siajn kamionojn, kaj trorapide veturadi. Tio aliparte endanĝerigas ĉiujn vojuzantojn. La koreiaj kamionistoj laboras duoble pli ol la jara averaĝo de la landoj de OCDE. Kiel «kamion-proprietuloj», ili tute ne estas protektataj de la laborjuro.
Post jarojn da lukto, la KPTU Cargo Truckers Solidarity Division (KPTU-TruckSol) akiris pasintjare historian leĝon pri la sekuraj tarifoj. Konsekvence, «Komitato de sekureco pri la tarifoj de vartransportoj» estis starigita por establi justajn sekurajn tarifojn, kaj deklari respondecaj la kliento-entreprenojn. Antaŭnelonge, komisiono de spertuloj de la IOL agnoskis la principojn, sur kiuj baziĝas la koreiaj sistemoj pri sekuraj tarifoj, kaj aliaj similaj sistemoj. Ĝi adoptis principojn, kiuj difinas la respondecojn de la registaroj kaj de la transportaj ĉenoj, kaj pag-modelon por la kamion-proprietuloj.
Hodiaŭ tamen, la koreiaj kamionistoj engaĝiĝis en persisteman lukton por defendi la sistemon de sekuraj tarifoj fronte al klientoj, kiuj volas malsukcesigi la intertraktadojn, kaj al la manko de volo de la koreia registaro. Se la Komitato ne aprobas rapide la tarifojn, la tuta sistemo estos en danĝero kaj aliaj vivoj estos perditaj.
Bonvolu subteni la lukton por sekuraj tarifoj en Sud-Koreio kaj en la tuta mondo.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4248

Retmesaĝo:
Sinjorino Ministro pri Teritorio, Infrastrukturo kaj Transportoj Hyun-mi Kim
Komisiono de spertuloj de la IOL antaŭnelonge adoptis principojn pri vojsekureco kaj deca laboro en la sektoro de Transportoj. Ĝi postulas de la registaroj, ke ili garantiu daŭrajn pagojn al la kamion-proprietuloj, inkluzive de la pago de ĉiuj aktivecoj ne ligitaj al konduko kaj la transportaj ĉenoj, ke ili komencu socian dialogon tiucele. Mi urĝe petas de la koreia registaro kaj de la klientoj, de la reprezentanto de la koreia Komitato, garantion pri sekuraj tarifoj kaj vojsekureco, ke ili certigu sekuran kaj decan laboron sur la vojoj.
Ili devas komenci sinceran socian dialogon, kaj interkonsenti kun la reprezentantoj de la kamionistoj pri daŭraj sekuraj tarifoj, kiuj precize enkalkulus la atendo-tempon de la kondukistoj, kaj garantiu mongajnon, kio ebligos ĉesigi la longajn horojn da veturado, la lacecon, la troŝarĝon kaj la trorapidecon, protektante tiel la vojsekurecon.

