Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 novembre 2019 6 16 /11 /novembre /2019 19:34
Foto Ronaldo Schemidt / AFP / Getty Images)

16/11/2019

Bildo: bolivia indiĝenino defendas la eks-prezidenton Evo Morales dum manifestacio en La-Pazo la 15an de novembro 2019 kontraŭ la provizora registaro. Ŝi portas la flagon Wiphala, kiu reprezentas la indiĝenajn popolojn. 

Deklaracio de la Internacia Sindikata Reto pri Solidareco kaj Luktoj:  

La organizaĵoj, membroj de la Internacia Sindikata Reto pri solidareco kaj luktoj subtenas la luktantajn popolojn, kiuj agadas kontraŭ la ekspluatado de la posedantoj, de la burĝaro, de ĝiaj registaroj kaj represiaj fortoj (armeo, polico) ; Ĉiuj ĉi fortoj kontraŭas la legitimajn postulojn de la laboristaro. Tio validas por Bolivio kaj por la tuta cetera mondo.

La organizaĵoj, membroj de la "Internacia Sindikata Reto pri Solidareco kaj Luktoj" denuncas la puĉon de la reakciaj fortoj en Bolivio.       

Ni scias pri la rolo ludita de la riĉaj proprietuloj en la movado, kio kondukis al la nunaj eventoj. Ni ankaŭ konstatas la rolon de la armeaj, militaj kaj policaj fortoj, kiuj plifortigas tiun movadon, kies celo ne estas instali pli da socia justeco. Ni observas, per kia rapideco, registaroj kaj politikaj fortoj dekstraj kaj ekstremdekstraj salutis tiun puĉon. Ĉio ĉi montras, ĝis kia grado la popoloj de Bolivio pravas timi tion, kio okazas nun, kaj pravas denunci kaj kontraŭi ĝin. Tio estas parto de la sud-amerika kunteksto, kie usona imperiismo estas je ofensivo en multaj landoj. Ni alportas nian tutan subtenon al la organizaĵoj sindikataj, asociaj, politikaj sociaj kaj popolaj, kiuj rezistas al la reakcio en Bolivio. Tamen, laŭ la organizaĵoj, membroj de la "Internacia Sindikata Reto pri Solidareco kaj Luktoj", en Bolivio kaj aliloke, la perfortaj agoj de la reakciaj partioj, de la posedantoj, de la burĝaro, ne transformas en «defendantojn de la laboristaro» tiujn, kiuj dum jaroj, rifuzis rompadon kun la kapitalisma sistemo, kaŭzante popolan koleron. Kiel ĉiam, la reakciaj fortoj provas utiligi ĝin. Ne elvokante denove la rezultojn de la lastaj prezidentaj balotoj, ni rememoru, ke en 2015, Évo Morales ignoris la rezulton de referendumo por postuli kvaran prezidentan mandaton por li ; ke li senhezite liveris Cesar Battisti al la itala ekstremdekstra registaro ; ke li trudis minan ekstraktivismon malgraŭ la ekologiaj kaj sociaj konsekvencoj por multaj indiĝenaj popoloj... Dimanĉon 10an de novembro, la Central Obrera Boliviana (COB) alvokis Evo Morales, ke li forlasu la prezidentecon.  

La organizaĵoj, membroj de la "Internacia Sindikata Reto pri Solidareco kaj Luktoj" subtenas la mobilizadojn, kiuj disvolviĝas en diversaj aliaj landoj kiel Ĉilio, Haitio, Honkongo, Libano, Alĝerio kaj Irako, kaj atente aŭskultas la popolojn de Bolivio. Ili estas disponeblaj por subteni ilin en iliaj luktoj kontraŭ la reakciaj fortoj, kaj por ilia emancipiĝo.

25/10/2019

Ĉilio: «Almenaŭ 43 personoj perdis la vidadon» alarmas la kuracistoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/cilio-almenau-43-personoj-perdis-la-vidadon-alarmas-la-kuracistoj.html

28/10/2019

Alĝerio: manifestacioj kaj ĝenerala striko: decidiga semajno proksime de la 1a de novembro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/algerio-manifestacioj-kaj-generala-striko-decidiga-semajno-proksime-de-la-1a-de-novembro.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }