13/11/2019
Ĉi-mardon 12an de novembro en Rusio, tre peza kondamno estis decidita kontraŭ ses Tataroj de Krimeo. Akuzitaj pri terorismo kaj komploto kontraŭ la Ŝtato, la ses viroj estis kondamnitaj al punoj de 7 ĝis 19 jaroj da senprokrasta malliberejo.
La verdikto estis decidita en milita tribunalo de Rostovo ĉe Dono. La plej pezaj punoj tuŝas Muslim Aljev kaj Enver Bekirov, akuzitaj pri gvidado de la ĉelo, kiun la rusiaj aŭtoritatoj malfondis en 2016, laŭ ili. La kvar aliaj akuzitoj ricevis punojn de 6 ĝis 12 jaroj de malliberejo.
Ĉiuj estas akuzitaj, ke ili apartenis al la grupo Hizb Ut Tahrir, malpermesita en Rusio, kaj ke ili planis terorismajn agojn cele al akiro de la potenco. Ĉiuj ĉi akuzoj estis sume forpuŝitaj de la ses viroj.
Justica farso
Ne por la unua fojo, Tataroj de Krimeo estas kondamnitaj de Rusio al puno de senprokrasta malliberejo, de post la anekso de la ukrainia duoninsulo. En komunikaĵo, la Neregistara Organizaĵo "Internacia Amnestio" denuncas tre kruelan verdikton, kaj kvalifikas tiun proceson farsa.
De post la anekso de Krimeo fare de Moskvo en 2014, multaj voĉoj sin esprimas por kondamni la represion kontraŭ la Tataroj de la duoninsulo, pretekste de lukto kontraŭ terorismo. De post 2014, dekoj da Tataroj estis arestitaj kaj enkarcerigitaj en Rusio.
23/11/2014
Krimeo: la tataroj estas persekutataj, raportas Human Rights Watch