Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 novembre 2019 3 20 /11 /novembre /2019 18:26
© C. Sarmik/ Survival 2014

20/11/2019

La indiĝenaj popoloj de Rusio, kiel la bredistoj de boacoj Nenecoj, estas la ĉefaj viktimoj de la nafto- kaj gas-ekspluatado de ilia teritorio. Ofte, ili estas la lastaj remparoj, kiuj protektas Arkton kontraŭ detruado.    

La rusia organizaĵo pri defendo de la indiĝenaj rajtoj, la Centro de subteno al la indiĝenaj popoloj de Nordo (CSIPN), ricevis la ordonon de la municipa tribunalo de Moskvo, ĉesigi sian aktivecon. Temas pri la lasta provo de la ministrejo pri Justico silentigi la indiĝenajn voĉojn en Rusio.

La CSIPN, kiu celebras sian 20an datrevenon en 2020, priskribis la decidon, kiel «reprezaliojn kontraŭ la konstantaj klopodoj plenumintaj por defendi la homajn rajtojn de la indiĝenaj popoloj de Norda Rusio, Siberio kaj rusia Ekstrem-Oriento».  

Tiaj premoj, je la nomo de la aŭtoritatoj, ne estas novaj por la aktivuloj de la indiĝenoj rajtoj en Rusio. En 2012, la rusia asocio de la indiĝenaj popoloj de Nordo ricevis la ordonon fermi por daŭro de ses monatoj.       

En 2014, la direktoro de la CSPIN, Rodion Sulyandziga, estis senigita je sia pasporto en la moskva flughaveno, por malhelpi lin ĉeesti konferencon de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, koncerne la indiĝenajn popolojn ; en 2015, la CSIPN estis kvalifita «fremda agento» kaj enmetita en nigran liston, ĝis kiam ĝi rezignos sian internacian financadon.   

La CSIPN, kiu de multaj jaroj laboras kun Survival International por la rajtoj de la indiĝenaj popoloj en Siberio, kvalifis la decidon de la tribunalo de «forta bato kontraŭ la aspiro de la indiĝenaj popoloj de Nordo al justeco». Ĝi engaĝiĝis apelacii kaj daŭrigi sian agadon favore al la rajtoj de la indiĝenaj popoloj en Rusio.

Ĝi deklaris: «Ni daŭrigos nian laboron por protekti la plej nevideblajn kaj plej vundeblajn popolojn de nia socio, kiel la indiĝenajn popolojn de Nordo, de Siberio, kaj Ekstrem-Oriento. Ili konsistigas la lastan remparon, kiu protektas Arkton kontraŭ plena ekspluatado de ĝiaj resursoj fare de entreprenoj, kaj estas la lastaj konservantoj de la rusia natura heredaĵo».   

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }