Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 novembre 2019 4 21 /11 /novembre /2019 16:36
(CHRISTOPH SOEDER / DPA / AFP

21/11/2019

Daphne Caruana Galizia estis mortigita en la eksplodo de sia bomb-veturilo la 16an de oktobro 2017. Ŝi ĵus malkaŝis kelkajn el la plej nigraj aspektoj de la malta politika vivo.

Aferisto ligita kun maltaj estroj, estis arestita merkredon 20an de novembro, post enketo pri la murdo en 2017 de la esplorĵurnalistino kaj blogistino Daphne Caruana Galizia. Li estis arestita, kiam li provis forlasi Malton sur sia jaĥto. La suspektato estis identigita kiel Yorgen Fenech, aferisto, kies societo ŝajne pagis monon al ministro kaj al la ĉefo de la kabineto de la malta Ĉefministro, pere de societo, pri kiu la murdita ĵurnalistino enketis. Li estas konsiderata kiel persono, kiu eble havas informojn pri la faktoj.

Daphne Caruana Galizia estis mortigita en la eksplodo de sia bomb-veturilo la 16an de oktobro 2017. Ŝi malkaŝis kelkajn el la plej nigraj aspektoj de la malta politika vivo, menciante eĉ la Ĉefministron. Ŝi akuzis lin, ke li faris de Malto «mafia insulo». Tri viroj, konsiderataj kiel simplaj ekzekutintoj, atendas sian proceson pri la murdo. La precipa parto de la enketa laboro de tiu sperta ĵurnalistino 53-jara, edziniĝinta kaj patrino de tri filoj, baziĝis sur la malta parto de la "Panama Papers".

       

Arestita ĉirkaŭ la 5-a horo kaj duono sur sia blanka jaĥto 

La aferisto estas la direktoro kaj unu el la posedantoj de la societo Electrogas, kiu akiris en 2013 kontrakton de pluraj milionoj da eŭroj kun la malta Ŝtato por konstruado de elektra gas-centralo. Ankaŭ la malta agentejo pri la financa esplorado FIAU identigis lin kiel posedanto de la societo 17 Black, bazita en Dubajo. Ok monatojn antaŭ sia morto, Daphne Caruana Galizia skribis pri 17 Black, asertante, ke ĝi estis en rilato kun maltaj politikaj viroj. Li ankaŭ estas estro de la grupo Tumas (hotelaro, veturila industrio).

Yorgen Fenech estis arestita ĉirkaŭ la 5-a horo kaj duono sur sia blanka jaĥto, kaj kondukita en la havenon de Portomaso, kie lia familio posedas la hotelon Hilton. Laŭ oficialaj dokumentoj konsultitaj de la franca novaĵagentejo AFP, li demisiis pasintsemajne el la estraro de Tumas, cedita al lia frato Franco.

La malta polico kaj Interpol arestis pasintsemajne plurajn personojn, inter kiuj la suspektatan peranton, kadre de operaco kontraŭ lavado de fraŭda mono.

18/10/2017

Malto: murdo de Daphne Caruana Galizia : la morto de la ĵurnalistino estigas ondon da indigno

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/10/malto-murdo-de-daphne-caruana-galizia-la-morto-de-la-jurnalistino-estigas-ondon-da-indigno.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }