Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 novembre 2019 1 25 /11 /novembre /2019 21:56
Foto: @Terre des Hommes

25/11/2019

Bildo: La plej junaj estas postenigitaj al klasifiko de la erco-platoj. 

Laŭ du NeRegistaraj Organizaĵoj, la infanoj travivas «krudajn laborkondiĉojn», kaj suferas multajn vundojn. Ili estas utiligitaj al ekstraktado de la glimo.   

Tiuj neplenaĝuloj reprezentas duonon el la laboristaro dungita en la minsektoro, precizigis la asocio Terre des Hommes kaj la Esplor-Centro pri multnaciaj entreprenoj en studaĵo publikigita antaŭnelonge.

Post jaro da esploro en dek tri minoj, sud-oriente de la Granda Insulo, ambaŭ NROj detale dokumentis la «krudajn laborkondiĉojn» truditajn al tiuj infanoj. Pro ilia malgranda staturo, plejparte el ili estas utiligita al borado de la putoj kaj tuneloj, el kiuj ili poste ekstraktas la glimon. La plej junaj estas postenigitaj al klasifiko de la erco-platoj.

«Ili suferas dorson, kapdoloron pro la varmo kaj manko de akvo, kaj ĉiutage estas viktimoj de vundoj ĉe la manoj kaj piedoj», mencias la raporto. Multaj el ili estas ankaŭ «submetitaj al partikloj de glimpolvo, kiuj kaŭzas tusojn kaj pulmo-malsanojn». Plejparte de tiuj neplenaĝuloj estas senditaj funde de la minoj fare de siaj familioj, serĉe al mongajna komplemento. 

 

Inter 27 centimoj kaj 3 eŭroj 

Madagaskaro estas konsiderata kiel unu el la plej malriĉaj landoj de la planedo. Tri kvaronoj el ĝiaj 26 milionoj da loĝantoj vivtenas sin kun 2 dolaroj tage. Laŭ la enketo, la ĉiutaga salajro pagita al la laboristoj de la sektoro - Inter 27 centimoj kaj 3 eŭroj – ofte ne sufiĉas por ĉiutaga manĝaĵo.

Madagaskaro estas la tria monda produktisto de glimo, por gajno taksita laŭ la raporto ĝis 6,5 milionoj da dolaroj en 2017. La Granda Insulo antaŭnelonge fariĝis la unua eksportisto de la planedo, antaŭ Hindio. La ĉefa parto de la monda produktaĵo – 87% - estas aĉetata de Ĉinio, laŭ UN.         

«Urĝas, ke la internaciaj entreprenoj prizorgu la originon de la glimo, kiujn ili utiligas, kaj ke la malagasia registaro engaĝiĝu respektigi la infanajn rajtojn», konkludas ambaŭ NROj. Tre aprezata pro sia kapableco elteni la fortajn varmojn, la glimo estas uzata kiel izolilo en la aeronaŭtikaj kaj veturilaj industrioj, kaj  ankaŭ telefonio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }