Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 novembre 2019 6 02 /11 /novembre /2019 14:50

02/11/2019

En julio ĉi-jare, Erlan Baltabay, gvidanto de la sendependa sindikato de la laboristoj en la sektoro petrolo kaj energio de Kazaĥio, estis kondamnita je sep jaroj da malliberejo pro politikaj kialoj. Vasta sindikata mobilizado sekvis, inkluzive de LabourStart-kampanjo, subskribita de miloj da personoj, postulante lian liberigon.  

Li estis liberigita en aŭgusto post amnestio de la Prezidento, kaj povis kuniĝi kun sia familio.

Li estas denove enkarcerigita.

Lia puno je sep jaroj da malliberejo estis anstataŭigita per monpuno. Baltabay rifuzas pagi la monpunon, ĉar li estas senkulpa. Li postulas la rajton apelacii sian kondamnon. La kazaĥaj aŭtoritatoj malliberigis lin kaj kondamnis lin al nova puno je kvin monatoj da malliberejo.

Fakte, laŭ la kazaĥaj aŭtoritatoj, la vera krimo de Baltabay estas la defendo de la laboristaj rajtoj. Ili esperas, ke la internacia sindikata movado forgesis lin.

Montru al ili, ke ili malpravas. Sendu mesaĝon al la kazaĥaj aŭtoritatoj, postulante de ili, ke ili forlasu tuj ĉiujn akuzojn, kiuj celas lin, liberigu lin, restarigu liajn rajtojn, kaj nuligu lian malpermeson plenumi publikajn aktivecojn, inkluzive de siaj sindikataj aktivecoj.

Retmesaĝo:

Mi skribas al vi por kondamni per granda firmeco la persekutadon, kiu tuŝas Erlan Baltabay, sindikata gvidanto en la Sendependa sindikato de la laboristoj en la sektoro petrolo kaj energio de Kazaĥio.

Pli frue ĉi-jare, S° Baltabay suferis falsajn punpersekutadojn reprezalie al lia sindikata aktiveco, kaj estis kondamnita je sep jaroj da malliberejo. Post internaciaj protestadoj, S° Baltabay estis liberigita en aŭgusto.

Tamen, li estis denove arestita kaj kondamnita je kvin monatoj da malliberejo.     

Mi memorigas al vi, ke la Komisiono pri aplikado de la normoj difinitaj de la Internacia konferenco pri la Laboro, kiu okazis ĉi-jare, substrekis la persistan mankon de progreso en la lukto kontraŭ la malobservadoj de la fundamentaj normoj pri la laboro en Kazaĥio. Kazaĥio havas la honteman rezulton figuri inter la dek unuaj subpremantoj de la laboristaj rajtoj en la mondo.

La internacia komunumo konsideros, ke temas en tiu afero pri testo por la jurstato kaj la rajto al justa proceso en Kazaĥio.

Mi postulas la liberigon de S° Baltabay, kaj ke ĉiuj akuzoj kontraŭ li estu forlasitaj. S° Baltabay rajtas plenumi siajn sindikatajn aktivecojn sen entrudiĝo.       

Partnerece kun la Internacia sindikata konfederacio, 

IndustriALL,

kaj KNPRK – la Konfederacio de la sendependaj sindikatoj de Kazaĥio. 

14/08/2019

Labourstart Kampanjo: Bonan novaĵon: kazaĥa sindikatano estas liberigita post tutmonda kampanjo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/08/labourstart-kampanjo-bonan-novajon-kazaha-sindikatano-estas-liberigita-post-tutmonda-kampanjo.html

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }