Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 novembre 2019 2 26 /11 /novembre /2019 22:10

26/11/2019 

Sur la stratoj de Tbiliso, nova manifestacio okazis kontraŭ la reganta partio. 20 000 personoj kolektiĝis, postulante demision de la registaro, kaj deputitajn balotojn. La manifestaciantoj deziras ŝanĝon en tiu lando, kie Bidzina Ivaniŝvili, miliardulo kaj eks-Ĉefministro, ŝajne kaptis la tutan potencon.

«Ni kontraktis kun li. Li promesis ŝanĝojn, kaj poste mokis la homojn. Neniu akceptos tian situacion, li daŭre insultas nin. Do, tiu protestado daŭros kaj fariĝos pli kaj pli forta», promesis Giga Bokeria, la gvidanto de la partio "Eŭropa Kartvelio".

La opoziciaj partioj afiŝis maloftan union kontraŭ la partio, kiu dominas la politikan kartvelian scenejon, "Kartvelia Revo", kaj prezidita de Ivaniŝvili.

«Ĉiuj en tiu lando komprenas, ke Ivaniŝvili foriru, kaj li foriros. Li mem decidu, ĉu tio okazu hodiaŭ aŭ morgaŭ», aldonas Tina Bokuĉava, kiu apartenas al la "Movado de Unuiĝinta Nacio". Estas tempo ŝanĝi la reĝimon, ni faru tion kiel eble plej pacisme, kaj tio estas la spirito ankaŭ de la manifestacioj».

Ivaniŝvili estas akuzata, ke li respondecas pri forpuŝo de leĝo, pere de la deputitoj, kiu starigus proporcian balotsistemon. Hodiaŭ, la reguloj fakte favorigas lin: kun 48% el la voĉdonoj, lia parto akiras 77% el la seĝoj ĉe la parlamento.

La manifestacioj, pacemaj de la komenciĝo, daŭras de preskaŭ dek tagoj. Pasintsemajne, ili estis forte subpremitaj de la polico. Pluraj personoj estis arestitaj, kaj dekoj inter ili estis kondamnitaj al mallongaj punoj de malliberejo.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }