
15/11/2019
Katenitaj, la viroj kaj virinoj de Tarento en Italio krias sian senesperon. Ili postulas fermadon de la plej granda ŝtaluzino en Eŭropo, unu el la plej poluaj kaj mortigaj. 7 500 personoj jam mortis pro ĝi…
Kompare kun la regiona averaĝo, la loĝantoj memorigas, ke ĉi tie estas 54% pli da kanceroj ĉe la junuloj de 0 ĝis 14-jaraj, aŭ 20% pli da infana morteco antaŭ la aĝo de 1 jaro.
«Honto al ili! Ili provizas laboron, poste rabas la vivon de niaj edzoj, nun la vivon de niaj infanoj, ni ĉion perdas, eĉ niajn domojn!» krias maljunulino.
La bela banloka urbo, situanta en Apulio, estas nun infera medio. Stefania perdis sian patron, sian edzon kaj timas pro la sorto de siaj filinoj.
«Kiam la infanoj ludas ekstere en nia kvartalo, ili tuŝas aĵojn, kiujn ili ne tuŝu, konstatas Stefania Corisi. Mi kulpiĝas je ĉio ĉi, ĉar ni elektis vivi en tiu kvartalo».
Kreskadi en tiu nenies tero estas terura sperto. Grazia profesie estas pediatro de antaŭ 15 jaroj, kaj la infanoj scias, ke ĉi tie ilia estonto estas malcerta.
«La infanoj demandas min «Ĉu mi vivos malpli longe ol la infanoj, kiuj loĝas aliloke?». Mi konas familiojn, kiuj amasmortis, eksplikas Grazia Parisi. La infanoj vidas siajn onklinojn, onklojn, geavojn, kiuj mortas tre junaj, sed ankaŭ sian patron, patrinon fratojn kaj fratinojn».
La loĝantoj vivas ĉi tie sub elirmalpermeso, aparte dum la periodoj, kiujn ili nomas «ventaj tagoj», kiam la vento estas tro forta, kaj ke la risko de emisioj estas plej alta.
La aŭtoritatoj petas de ili, ke ili restadu hejme. Lucia vivas ĵus proksime de la uzino de antaŭ 52 jaroj, ŝi rezistas, kvankam ŝiaj du fratoj, eks-salajruloj de la ŝtaluzino, suferas kancerojn. Ŝi trapasas siajn tagojn purigi la toksajn polvojn, kiuj invadas sian domon.
«Ili diras al ni, fermu pordojn kaj fenestrojn. Mi neniam faris tion. Tio ĉiam estas malfermita. Mi ne eltenas vivi enfermita, plendas Lucia Zito. Ĉie estas polvo. Mi purigas la tutan tagon. Vidu miajn ungojn, ili estas fuŝitaj, tute malsanaj»
Akirinte antaŭ jaro la ŝtaluzinon, ArcelorMittal promesis investi 1,2 miliardon da eŭroj por konformigi la uzinon al akceptindaj mediaj normoj.
