23/11/2019
Bankoj kaj benzin-stacioj kalcinitaj… en Irano, multaj urboj plu portas la spurojn de la popola kolero. Ses tagojn post la komenciĝo de la tumultoj, kaŭzitaj de amasa prezaltigo de la benzino, 85% el la Irananoj estis senigitaj je Interreto.
La reĝimo asertas, ke ĝi malsukcesigis komploton instigitan de eksterlando. Ĝi efektivigis plurajn centojn da arestadoj kaj Ebrahim Raïssi, ĉefo de la jursistemo, promesis puni severe la ribelantojn, dum la Ŝtata televido elsendas bildojn de manifestacioj subtene al la reĝimo.
La buroo pri Homaj rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj mencias pafojn de realaj kugloj kontraŭ la manifestaciantoj, kaj "Internacia Amnestio" taksas je almenaŭ 115 la nombron de mortintoj inter la civiluloj.

