
05/11/2019
La irakaj aŭtoritatoj malŝaltis denove la aliron al Interreto dum la nokto de lundo ĝis mardo en Bagdado kaj en la Sudo, kie la kontestado disvastiĝis, post tago da alfrontiĝoj en la ĉefurbo, interalie ĉirkaŭ la oficialaj konstruaĵoj.
Laŭ la NRO specialigita pri cibersekureco NetBlocks, «tiu nova interrompo estas la plej grava limigo de telekomunikado efektivigita de la iraka registaro, de post la komenciĝo de la manifestacioj», la 1an de oktobro.
Dum la protest-movado, kiu postulas la «defalon de la reĝimo», aspektis de post la 14a de oktobro kiel paca movado de civita malobeemo, perfortoj tamen okazis lundon.
La manifestacioj komenciĝis en la centro en la ŝijaisma sankta urbo Kerbala, 100 kilometrojn sude de Bagdado. Kvar manifestaciantoj estis tie mortigitaj dum la nokto de dimanĉo ĝis lundo, dum la protestantoj provis incendii la iranan konsulejon. Tiu lando estas akuzata de la manifestaciantoj, ke ĝi «manovras la reĝimon».
Ĉirkaŭ 270 mortintoj de post la 1a de oktobro
Alfrontiĝoj daŭris en la centro de Bagdado inter manifestaciantoj kaj policistoj, kiuj pafis per realaj kugloj por la unua fojo de post la 24a de oktobro. La kolizioj daŭris malfrue, dum la nokto de lundo ĝis mardo.
De post ĝia komenciĝo, la 1a de oktobro, la mobilizado estis markita de la morto de 270 personoj, ĉefe manifestaciantoj, laŭ bilanco kompilita de la franca novaĵagentejo AFP, ĉar la aŭtoritatoj ĉesigis komuniki la nombron de viktimoj. De la 1a ĝis la 6a de oktobro, 157 personoj oficiale mortis. Preskaŭ ĉiuj estis manifestaciantoj, mortpafitaj fare de tiraljoroj. La ŝtato deklaris, ke ĝi ne kapablas identigi la kulpintojn.
Ekde la 3a de oktobro, Bagdado interrompis la konekton al Interreto, kaj reŝaltis ĝin nur du semajnojn poste. La blokado de la sociaj retoj, trudita ekde la 3a de oktobro, tamen plu efikas, sed la uzantoj facile elturniĝas, danke al VPN-apoj.

