Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 novembre 2019 4 07 /11 /novembre /2019 22:13

07/11/2019

Pasintan merkredon, kontraŭ-faŝismaj manifestacioj okazis sur la stratoj en Ateno. Ili estis organizitaj marĝene de la nuna proceso kontraŭ la novnazia partio "Ora Tagiĝo" kaj ties estro Nikos Michaloliakos, kiu aperas por la unua fojo antaŭ la juĝistoj post kvar jaroj.   

Admiranto de Adolf Hitler, neadisto, li neniam hezitas gesti la nazian saluton, inkluzive en plena greka parlamento. Li nomas tiun saluton «greka nacia saluto».

Kio kaŭzis persekutojn kaj ĵetis lumon sur tiun politikan estron, estas la murdo de repisto en 2013. Nikos Michaloliakos estas kromnomita la «Greka Führer», kaj la enketistoj suspektas, ke li estas ĉe la unua rango de pluraj armitaj milicoj en Ateno kaj aliaj landoj.

«Nia movado estas kontraŭ-faŝisma, deklaris manifestacianto. Ni postulas kondamnon de tiu tuta krima organizaĵo, ĉar ni ne plu volas murdojn de migrantoj kaj atakojn kontraŭ sindikatanoj».

Alia manifestacianto, devenanta de Francio diras: «Mi estas ĉi tie por lukti kontraŭ la nazia partio. Hodiaŭ historia proceso okazas kontraŭ la ĉefo de "Ora Tagiĝo"».

Nikos Michaloliakos fondis "Ora Tagiĝo"-n en la 80aj jaroj kaj de tiam, estis plurfoje enkarcerigita. Hodiaŭ li akuzas sian proceson, ke ĝi estas politika. 70 personoj estas juĝitaj pro ilia kulpo en la murdo de Pavlos Fyssas. La aŭdiencoj ĉesos fine de la jaro.   

En Ateno, Giannis Giagkinis rakontas: «La depozicio de Nikos Michaloliakos ĉe la kortumo daŭris 3 horojn kaj duonon. Li neis ĉiujn akuzojn proklamante, ke li nur estas naciisto persekutita pro siaj ideoj. Sed ŝajne li ne konvinkis la juĝistojn. Ilia decido estas atendita en la unuaj monatoj de la jaro 2020».        

18/09/2015

Grekio : "Ora tagiĝo" prirespondecas sian «politikan» kulpon en la murdo de Pavlos Fyssas, la 18an de septembro 2013

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/09/grekio-ora-tagigo-prirespondecas-sian-politikan-kulpon-en-la-murdo-de-pavlos-fyssas-la-18an-de-septembro-2013.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }