
28/11/2019
Arestadoj, enkarcerigoj: Egiptio de la prezidento Abdel Fatah El-Sisi silentigas ĉian disidentan voĉon. Internacia Amnestio publikigas nerefuteblan raporton. Ĝi nomiĝas: «Egiptio, konstanta escepta stato».
Arestadoj, arbitraj enkarcerigoj en Egiptio, surhavas nun nomon: «Thalaga». Traduko: esti arestita, enkarcerigita sen motivo. Ayman Salah estas aktivulo pri Homaj rajtoj. Pri kio li kulpas? Li organizis manifestaciojn kontraŭ la reĝimo. Naŭ fojojn, li estis arestita, poste malliberigita. Hodiaŭ li estas politika rifuĝinto en Francio.
«Mi estis torturita, skurĝfrapita, elektrokutita kaj metita en izolitecon, li rakontas. Kelkfoje, mi eĉ suferis seksajn perfortaĵojn. Iam, mi partoprenis manifestacion kontraŭ la reĝimo, mi nur memoras, ke veturilo haltis proksime de mi, mi estis kaptita kaj devigita trinki produktaĵon, kiu svenigis min. Mi estis poste perforte frapita, kaj fine mi vekiĝis tute nuda en la dezerto, sude de Kairo».
Laŭ Katia Roux, aktivulino ĉe Amnestio, la represio kondukita de la potenco, havas ununuran celon: silentigi ĉian disidentecon. «Ni dokumentis 138 kazojn. Tiuj personoj estas akuzitaj, ke ili apartenas aŭ helpis terorisman grupon, ŝi eksplikas. Fakte, ili paceme manifestaciis, publikigis mesaĝojn en la sociaj retoj. Ĉar la aŭtoritatoj konsideras, ke ili kritikas la potencon, ili estas celitaj de la registaro, kvalifitaj malamikoj de la Ŝtato, teroristoj, kaj provizore malliberigitaj. Ofte, tiu puno estas plilongigita de la ĝenerala prokuroro».
Kompliceca silento
Internacia Amnestio denuncas ankaŭ «la komplicecan silenton» de la aliancanoj de Egiptio, la okcidentaj landoj, kiel Francio, kiuj foroferas la principojn de homaj rajtoj por domaĝi siajn ekonomiajn profitojn.

