Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 novembre 2019 6 09 /11 /novembre /2019 17:16
Bildo: Judaj malliberuloj paŝas sur la stratoj de Baden-Baden - Jad Vaŝem - Fotoj Arkivoj.

09/11/2019

La origino

De post la alveno de Adolf Hitler ĉe la potenco en 1933, la Judoj suferas antisemitisman politikon, kio kondukas ekzemple al ilia ekskludo de la publika administracio. En 1935, la nazia kanceliero adoptigas du leĝojn, kiuj ebligas protektadon de la germana sango kaj germana honoro. Krome, tio starigas juran kadron, kiu ebligos la sisteman persekuton de la Judoj en Germanio. Tiuj leĝoj estas konataj sub la nomo «leĝoj de Nurenbergo», kaj starigas la  bazojn de la estontaj antisemitismaj aranĝoj, estigante juran diferecon inter la civitanoj el germana sango kaj la Judoj. Dum tiuj ĉi Judoj estas senigitaj de la germana civitaneco, la edziĝoj kaj la seksaj rilatoj inter la Judoj kaj la personoj el germana sango estas malpermesataj.         

 

La disvolviĝo de la Kristala nokto 

La Kristala nokto estis prezentita de la nazia partio, kiel reago al la murdo de Ernst Von Rath, tria sekretario de la germana ambasadejo en Parizo. Li estis murdita de juna pola judo 17-jara, kiu ĵus eksciis, ke liaj gepatroj apartenis al la miloj da judoj forpelitaj de la germana teritorio.

Post tiu evento, kiu estis utiligita kiel preteksto, la Sturmsekcio (SA), la Gestapo kaj la hitlera junularo atakas la sinagogojn, detruadas la personajn havaĵojn kaj rompas la vitrojn de la judaj magazenoj. Tiuj rompitaj vitroj estas je la origino de la nomo «Kristala nokto». Sed tiuj perfortoj celas ne nur la havaĵojn: dum la taĉmentoj de la Waffen-SS, organizaĵo, kiu enkalkulas milionon da membroj, murdas judajn moŝtulojn, la Gestapo organizas arestadon de miloj da Judoj.

La hitlera junularo estas plejparte civilvestitaj por ŝajnigi perfortan kaj spontanan popolan ribelon, kies celo estus la loĝantoj de juda konfesio. La perfortoj disvolviĝas en Germanio kaj Aŭstrio. La urboj Berlino kaj Vieno estas la plej tuŝataj de la perforto, ĉar tie vivas la plej multnombraj judaj komunumoj.      

 

La konsekvencoj de la Kristala nokto 

Dum tiu giganta pogromo, ĉirkaŭ 100 Judoj estis murditaj dum la nokto de la 9a ĝis la 10a de novembro 1938, kaj 25 000 Judoj senditaj al koncentrejoj. Laŭ atestoj, 267 sinagogoj kaj 7 500 komercejoj estis incendiitaj aŭ detruitaj de la nazioj.    

Fronte al tiu perforto, kiu mortigas kaj ŝokegas, al la malsekureco, kiu instaliĝas, la ruiniĝo al kio ĝi kondukas por multaj komercistoj, centoj da Judoj sinmortigas kaj miloj da ili forlasas la germanan teritorion. Tamen, multegaj landoj rifuzas akcepti ilin.     

Historie, la Kristala nokto estas multe pli ol pogromo: ĝi markas novan intensigon de la antisemitisma furiozeco de la nazia reĝimo, dum novaj leĝoj estas promulgitaj, senigante la judojn de iliaj vivteniĝoj, ekskludante ilin de ĉia socia vivo aŭ malpermesante ilin aliri preskaŭ ĉiujn liberalajn profesiojn. Tiuj leĝoj celis izoli kaj instigi ilin forlasi Germanion, antaŭaĵo al la fina solvo, kaj al la morto-koncentrejoj. La Kristala nokto anoncas do la premisojn de la Holokaŭsto.

https://sos-racisme.org/retour-sur-la-nuit-de-cristal-dans-la-nuit-du-9-au-10-novembre-1938/

https://www.youtube.com/watch?v=_q_8sLOxJHM

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }