
28/11/2019
La NATO, ĝis kiam ? - Serge HALIMI
EKDE KIAM la aliĝo de Britujo al la komuna merkato malfermis la vojon al konstanta etendiĝo de la Eŭropa Unio, oni apenaŭ trovas ĉe tiu ĉi eksteran politikon indan je tiu nomo. Ĉar kelkfoje pli estas malpli ; la multvorta kompromiso ne la certigo ; la retiriĝo ne la potenco. Hodiaŭ en la Unio estas plimulto da ŝtatoj, kiuj partoprenis en la imperiaj aventuroj de Usono (dek ses el ĝiaj nunaj membroj partoprenis en la milito kontraŭ Irako) ; ĝi sekvas la enmiksiĝon de Vaŝingtono en Latinameriko (pro tio (...)
https://eo.mondediplo.com/article2776.html
La batalo por ciferecaj datenoj - Cédric LETERME
Ĉiu retumanto estas - plej ofte senscie - kaj importanto kaj eksportanto de datenoj. Sed laŭ kiuj reguloj ĉi tiuj valoraj informoj cirkulas trans landlimoj ? La okcidentaj regnoj, kiuj kredas ke propraj datenoj estas ordinaraj varoj, deziras diskrete solvi la demandon ene de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK). Davos, la 25an de januaro, 2019. Ĉe la Forumo pri la Monda Ekonomio, sepdek-ses ŝtatoj subskribis komunan deklaron kiu reasertis ilian intencon "komenci intertraktadojn pri la (...)
https://eo.mondediplo.com/article2785.html
La mondo rigardata el Moskvo - Richard SAKWA
Ambaŭflanke de Atlantiko, voĉoj kontraŭas ĉian amikiĝon kun Moskvo, asertante ke la rusa registaro subfosas la internacian juron. Favora al plurcentra mondo, ĉi-lasta respondas, ke Vaŝingtono devas dividi la povon kaj respekti la principan suverenecon de la ŝtatoj. Inter Eŭropo, al kiu ĝi sentas sin kulture proksima, kaj Pekino, kiu kundividas ĝiajn tezojn, Rusujo serĉas sian vojon. KION volas Rusujo ? Se kredi multajn okcidentajn komentistojn, ĝi alkroĉiĝas al forpasinta internacia ordo : la (...)
https://eo.mondediplo.com/article2780.html
Ŝminki komercan militon en ŝokon de civilizacioj - Jean-Louis ROCCA
Kiam, en januaro 2017, s-ro Xi Jinping eldiras himnon al libera komerco kaj laŭdas la sukcesojn de Ĉinujo, politikaj gvidantoj, sinologoj kaj ĵurnalistoj aplaŭdas lin, kontraste al la protektista Donald Trump. Preskaŭ tri jarojn poste, la samaj mallaŭdas lian politikon nome de la « okcidentaj valoroj », kiel en la tempo de la malvarma milito. Stranga returniĝo... LA amasinformila traktado de la manifestacioj en Honkongo konfirmas, ke la temo pri « milito de civilizacioj » nun etendiĝas al Ĉinujo. (...)
https://eo.mondediplo.com/article2786.html
Falsistoj - Pierre RIMBERT
DUM LONGA tempo okcidentaj intelektuloj kaj gvidantoj ironiis pri la manio de la sovetiaj reĝimoj reskribi la historion. Sed oni apenaŭ aŭdas ilin, kiam la eŭropunia parlamento revizias tiun de la dua mondmilito. La 19-an de la pasinta Septembro la deputitoj decidis rezolucion « pri la graveco de la eŭropa memoro por la estonteco de Eŭropo », kiu samniveligas « la komunistajn kaj naziajn reĝimojn ». Uzata en dudek unu ripetoj, la koncepto de « totalismaj reĝimoj » enmetas en saman kondamnon la USSR (...)