Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 novembre 2019 4 28 /11 /novembre /2019 09:57
Greg Baker – AFP

27/11/2019

Bildo: Ujgura familio en la foiro de Kaŝgar, Ŝjinĝjiango, en aprilo 2015. 

La "Internacia Konsorcio de Esplor-Ĵurnalistoj" (IKEĴ) kaj dek sep gazetoj publikigis dimanĉon internajn dokumentojn de la ĉina reĝimo. Ĝi ebligas pli bone kompreni tion, kio okazas malantaŭ la muroj de tio, kion Pekino nomas cinike «centroj de profesia lernado»

Nord-okcidente de Ĉinio, en la provinco Ŝjinĝjiango, preskaŭ miliono da personoj plimulte originaj de la Ujgura komunumo estas enfermitaj. Pekino konsideras ilin danĝera malplimulto, tradicie el islama konfesio, kaj malobeema al la centra potenco.   

La lastaj malkaŝoj de la IKEĴ koncernas serion de instrukcioj pri administracio de la centroj, aprobitaj en 2017 fare de la ĉefo de la sekurecaj fortoj en Ŝjinĝjiango, kaj raportoj de la spionservoj, montrantaj kiel la polico uzadas artefaritan intelekton, kaj kolekto de datumoj por celi la internigindajn personojn.

Ili precize priskribas, kiel la gardistoj administracias la ĉiutagan vivon de la malliberuloj, pri la malpermeso kontakti la eksteran mondon, kaj kion fari okaze de malsano, laŭ angla tradukto publikigita de la IKEĴ.

«La pordoj de la dormejoj, koridoroj kaj etaĝoj estu duoble ŝlositaj tuj post sia malfermo kaj refermo», detaligas la aŭtoroj. «Kompleta video-kontrolo estu starigita en la dormejoj kaj klasĉambroj sen nevideblaj anguloj tiamaniere, ke la gardistoj povu plenumi sian deĵoron realtempe, registri ĉion detale, kaj raporti tuj ĉiajn suspektajn eventojn».      

La instrukcioj kvalifas la malliberulojn «studentoj», kiuj laboras por «akiri sian diplomon». Ili estas submetitaj al poento-sistemo, kiu taksas ilian «ideologian transformadon (...) kaj obeemon».     

«La fina celo estas anstataŭi tutan malplimulton. Tio estas kultura genocido, kaj truda socia reinĝenierio», eksplikas Adrian Zenz, germana esploristo, specialigita pri la regiono.  

Laŭ la instrukcioj de la ĉinaj aŭtoritatoj, konsultitaj de la IKEĴ, en tiuj centroj, ĉio estas farita por mense restrukturigi la malliberulojn. Tio estas ideologia reedukado, sub la konstanta rigardo de la gardistoj, kaj de la kontrol-kameraoj, kiel eksplikas Zumrat Davut, eks-malliberulino hodiaŭ ekzilita. «Kiam ni ellitiĝas matene, ni estas devigataj diri "Dankon XI Jinping", "vivu XI Jinping", post kanto de la nacia himno. Nur tiam, ili donas al ni manĝaĵon».

Pekino kvalifis tiujn informojn «falsaĵoj», la porparolanto de la ĉina diplomatio, Geng Shuang akuzas «kelkajn gazetojn», ke ili uzadas «hontindajn metodojn por reliefigi la situacion en Ŝjinĝjiango».

13/09/2018

Ĉinio: Human Rights Watch alvokas fermadon de la «centroj pri reedukado» en Ŝjinĝjiango

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/09/cinio-human-rights-watch-alvokas-fermadon-de-la-centroj-pri-reedukado-en-la-sjingjiango.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }