Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 novembre 2019 7 24 /11 /novembre /2019 22:46

24/11/2019

Ĵaŭdon 21an de novembro, Albertina Martínez Burgos, 38-jara, ĉilia fotistino kaj raportistino, kiu profesie sekvis la manifestaciojn en Ĉilio, estis trovita mortinta en sia hejmo. Ŝiaj diskaparatoj kaj fotoj malaperis. Ŝia familio postulas sendependan enketon pri tiu morto, kiun ĝi kvalifas politika antaŭpensita krimo.

Manifestacioj skuas Ĉilion de la 7a de oktobro, reage al la prezaltigo de la metro-bileto (poste nuligita), sed ili daŭras, postulante pli justan ĉilion per profunda ŝanĝo de la politik-ekonomia modelo, heredita de la diktaturo de Augusto Pinochet. 

Gigantaj manifestacioj okazis la 25an de oktobro en la grandaj urboj de Ĉilio. En Santiago pli ol 1,2 miliono da personoj surstratiĝis. Tio estas senprecedenca evento en urbo de 8 milionoj da loĝantoj. Tiu mobilizado estis la plej grava en Ĉilio de post la alveno ĉe  la potenco de civiluloj.

La registaro respondis per represio. De la komenco de la krizo, almenaŭ 22 personoj mortis, kaj 20 000 estis vunditaj. Inter la vunditoj la polico okulkripligis preskaŭ 200 manifestaciantojn, kiuj de tiam estis starigitaj kiel simbolo de la represio. Internacia Amnestio mencias «senprecedencan represion», kun la «intenco vundi kaj puni la popolon, kiu manifestacias».

La ĉiliaj aktivuloj atentigas pri la murdoj de aktivuloj, kies celo estas supozata malinstigi ĉian daŭrigon de ribelo, celante ĉefe virinojn. Efektive, alia virino tre implikita en tiuj manifestacioj, Daniela Carrasco, strat-artistino 36-jara, estis trovita pendumita ĉe arbo, post seksperforto kaj torturo.        

25/10/2019

Ĉilio: «Almenaŭ 43 personoj perdis la vidadon» alarmas la kuracistoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/cilio-almenau-43-personoj-perdis-la-vidadon-alarmas-la-kuracistoj.html

21/10/2019

Ĉilio : sep mortintoj dum tumultoj, la lando «spertas militon», deklaras la prezidento

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/cilio-sep-mortintoj-dum-tumultoj-la-lando-spertas-militon-deklaras-la-prezidento.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }