03/11/2019
Bildo: la indiĝena aktivulo Paulo Paulino, defendanto de la arbaro, estis mortigita, kaj alia membro de la amazonia tribo Guajajara estis vundita, dum embusko starigita de ligno-finegocistoj.
Paulo Paulino Guajajara estis 20-jara. Li partoprenis al grupo de indiĝenoj, engaĝinta en defendo de la amazonia arbaro, kie ili loĝas. Dum ĉasado, Paulo Paulino, kromnomita «la lupo», estis murdita fare de arbohakistoj, kiuj ekspluatas la arbaron kontraŭleĝe, raportis sabaton 2an de oktobro la aŭtoritatoj de la tribo Guajajara. Laŭ la retejo Euronews, li estis mortigita per pafo en la kapon.
Alia membro de la tribo, Laercio Souza Silva, estis vundita en la embusko, kiu okazis en la rezervejo Arariboa, en la Ŝtato Maranhao (nord-oriente de Brazilo). La vundito sukcesis fuĝi, indikis la indiĝenaj aŭtoritatoj.
Membroj de la tribo Guajajara formis en 2012 la "Gardistojn de la arbaro". Tiu grupo patrolas en la vasta rezervejo. Konsistanta el 180 indiĝenoj, ĝi kondukas noktajn agojn kontraŭ la arbohakistoj, laŭ la brazila ĵurnalo Bahia Noticias. Pridemandita en septembro fare de la novaĵagentejo Reuters, la aktivulo kaj juna patro deklaris: «Estas tiom da detruado de la naturo. Bonaj arboj kaj ligno tiel solida kiel ŝtalo estas tranĉitaj kaj delokitaj. Ni devas domaĝi nian vivmanieron por la estonteco de niaj infanoj».
«La registaro havas sangon sur la manoj»
La brazila polico deklaris, ke ĝi sendis skipon por enketi pri la cirkonstancoj de la morto de Paulo Paulino Guajajara. Tamen, tiu atako okazas, dum reintensiĝas invadoj de la rezervejoj fare de la ligno-mafio, kaj ankaŭ grupoj de kontraŭleĝaj ministoj. Tiu situacio pligraviĝas de post la enpostenigo de la ekstremdekstra prezidento Jair Bolsonaro, kies elekto estis bazita sur la promeso malfermadi al ekspluatado la protektitajn terojn de la indiĝenoj.
«La registaro de Bolsonaro havas indiĝenan sangon sur la manoj» reagis la AIPB, "Asembleo de la indiĝenaj popoloj de Brazilo". «La kreskado de perforto en la teritorioj de la indiĝenoj estas la rekta konsekvenco de la malamegaj paroladoj, kaj de la iniciativoj prenitaj kontraŭ nia popolo», aldonis la organizaĵo.
«Ni kondamnas la tutan perforton, kaŭzitan de la nekapableco de la Ŝtato, garantii sian devigon protektadi tiun teritorion, kaj ĉiujn indiĝenajn teritoriojn de Brazilo, kaj ni postulas tujan agon por preventi novajn konfliktojn kaj la morton de la regiono», reagis "Greenpeace" en komunikaĵo citita de la brazila ĵurnalo.

