11/11/2019
Bildo: amaso de koleraj manifestaciantoj, defendantoj de Evo Morales, kiu demisiis tagon antaŭe el sia ofico de Ŝtatĉefo, paŝadis lundon al La-Pazo, veninte de la apuda urbo El Alto, bastiono de la eks-prezidento.
Evo Morales akiris azilon en Meksiko, 24 horojn post sia demisio el la prezidenteco de Bolivio. Li deklaris sin minacita de arest-mandato pro fraŭdo, kiu estis decidita kontraŭ li. La ĉefo de la meksika diplomatio konfirmis ĉi-nokte, ke li estas en sekureco en aviadilo de la meksika registaro.
Evo Morales deklaris, ke li suferas forlasi Bolivion pro politikaj kialoj, sed ke li revenos kun pli da forto kaj energio.
Pli frue en sia Tviter-paĝo, li publikigis foton de sia unua nokto post tio, kion li nomas puĉo, organizata de la opozicio Luis Fernando Camacho kun helpo de la polico.
Lundon, dum ĉiuj posteuloj de la prezidento antaŭviditaj de la konstitucio demisiis, la kun-prezidentino de la Senato Jeanine Áñez anoncis, ke ŝi deĵoros kiel provizora prezidento de la lando, ĝis kiam novaj balotoj estos organizitaj.
La perfortoj multobliĝis en la tuta lando de post la demisio de Evo Morales, post tri semajnoj da protestado kontraŭ lia reelektado, kiun la observantoj kvalifikas fraŭda.
La bolivia milita majoro ordonis al la trupoj subteni la policon. Defendantoj de Morales bruligis kaj rabis policejojn en pluraj urboj, ili vundis policistojn kaj civitanojn kaj estigis panikon ĉe la loĝantoj, kiuj kelkfoje uzadis armilojn por defendi siajn havaĵojn.
