Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 novembre 2019 5 29 /11 /novembre /2019 21:54
Steven Saphore / EPA

29/11/2019

La manifestaciantoj kolektiĝis en Sidnejo, dum Aŭstralio suferas multajn incendiojn de post la komenciĝo de la seka sezono.

Nova serio da mondaj protestoj kontraŭ la klimata varmiĝo komenciĝis vendredon 29an de novembro, en Sidnejo, envolvita per dika venena fumo estigita de la multaj incendioj, kiuj detruadas la orientan marbordon de Aŭstralio. Centoj da personoj, inter kiuj multaj lernejanoj, respondis la alvokon lanĉitan de la juna aktivulino Greta Thunberg.

La protestantoj kolektiĝis antaŭ la sidejo de la reganta konservativa partio akuzata, ke ĝi minimumigas la minacon pri la klimata varmiĝo. Ili svingis afiŝtabulojn «Vi bruligas nian estontecon» skandante «Ni leviĝos».

Tiuj manifestacioj havas apartan signifon en Aŭstralio, kie de post la komenciĝo de la seka sezono, centoj da vegetaĵaj fajroj detruadas la Ŝtatojn de Novsudkimrio (sud-oriento) kaj Kvinslando (nord-oriento).

De komence de oktobro, ses personoj mortis, centoj da domoj estis detruitaj, kaj pli ol 1,5 miliono da hektaroj estis detruitaj de la incendioj.   

 

Aŭstralio estas unu el la plej gravaj eksportistoj de karbo en la mondo 

La Ĉefministro Scott Morrison, celita de la manifestaciantoj, forneis kolere ĉiajn ligilojn inter tiuj incendioj kaj la klimata ŝanĝiĝo. Lia registaro estas fervora defendanto de la tre potenca kaj profitdona aŭstralia minindustrio. 

«La neagado de nia registaro koncerne la klimatan krizon ampleksigis la incendiojn», asertis Shiann Broderick, respondeculo de la strikmovado en la lernejoj. «La loĝantaro suferas. Niaj komunumoj suferas. La somero eĉ ne komenciĝis», li substrekis.    

Aŭstralio, kiu enkalkulas 25 milionojn da loĝantoj, pli reduktis siajn emisiojn de forcejefikaj gasoj ol la plej gravaj poluantoj de la planedo. Tamen, la kontinenta insulo plu estas unu el la plej gravaj eksportistoj de karbo en la mondo.  

«Sugesti iel aŭ alimaniere, ke Aŭstralio -  kulpa pri 1,3% el la tutmondaj emisioj  - havas rektan efikon al la specifaj incendioj, ĉi tie aŭ aliloke en la mondo, estas demonstrita de nenia kredinda pruvo», deklaris  Scott Morrison, komence de la monato.        

Aliaj kolektiĝoj estas antaŭviditaj vendredon en Melburno, Brisbano, kaj en multaj aliaj grandaj urboj en la tuta mondo.

 

Manifestacioj en Delhio kaj Tokio 

Aliaj kolektiĝoj okazis en la tuta mondo.

En Tokio, centoj da personoj manifestaciis en la komerca kvartalo Ŝinjuku.

En Delhio, ĉefurbo de Hindio, plej poluita ĉefurbo en la mondo, kvindeko da liceanoj kaj studentoj manifestaciis antaŭ la ministrejo pri Medio, postulante de la registaro, ke ĝi deklaru urĝan klimatan staton. Hindio estas unu el la ĉefaj emisiantoj de forcejefikaj gasoj, kaj enkalkulas 14 el la 15 plej poluitaj urboj en la mondo.

Pasintmonate, milionoj da personoj manifestaciis en la mondo, kadre de la alvoko al la striko por la klimato. Tiu nova ondo da manifestacioj intervenas ĵus antaŭ la internacia pintkunveno pri la klimato (COP25), kiu malfermiĝos la 2an de decembro en Madrido. Ĝi kunigos ĉirkaŭ 200 subskribantojn de la Pariza interkonsento pri la klimato de 2015, kiu antaŭvidas, ke la subskribintaj landoj reviziu, antaŭ la fino de 2020, siajn engaĝiĝojn de restriktoj de emisioj de forcejefikaj gasoj.   

07/10/2019

Lanĉado en 60 urboj de «Internacia ribelado» por la klimato

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/lancado-en-60-urboj-de-internacia-ribelado-por-la-klimato.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }