01/11/2019
La NRO asertas, ke paramilitistaj grupoj kulpis pri «gravaj malobservadoj», eĉ kelkfoje «militkrimoj», inter fine de 2017 kaj meze de 2019.
Afganaj paramilitistaj grupoj subtenataj de Usono kaj operaciantaj en tuta nepuniteco ekzekutas kontraŭleĝe civilulojn dum noktaj atakoj kaj malaperigas suspektatojn, denuncis la NeRegistara Organizaĵo Human Rights Watch en raporto publikigita ĵaŭdon 31an de oktobro.
La NRO asertas, ke ĝi analizis 14 surprizatakojn de tiuj «frapgrupoj» subtenataj de la CIA inter fine de 2017 kaj meze de 2019, dum kiuj «gravaj malobservadoj» estis plenumintaj. Dum unu el tiuj operacoj, okazinta en la provinco Paktija en aŭgusto, paramilitista grupo mortigis dek unu virojn en unu sola vilaĝo.
La CIA kontestis la enhavon de la raporto indikante, ke plejparte de la ekscesoj imputitaj al la afganaj fortoj estas «verŝajne falsaj kaj troigitaj». La sekretaj milicoj, apogitaj de la CIA, estas aktivaj en Afganio de post la milito kontraŭ la rusia armeo en la 1980aj jaroj. Ju pli la milito kontraŭ la ribelantoj daŭras, des pli ilia agado kontraŭ la talibanoj intensiĝas.
Civiluloj «hazarde» mortigitaj
En multaj okazoj, la atakoj - ĝenerale en areoj kontrolataj de la talibanoj - estis akompanataj de aerfrapoj, kiuj mortigis civilulojn «hazarde kaj misproporcie», emfazas la raporto de "Human Rights Watch".
La noktaj atakoj, kiuj kombinas fortan pafpotencon, materialojn pri nokta vidado kaj surprizan efikon, konsistigas taktikon jam testitan en Afganio. «Intensigante la operacojn kontraŭ la talibanoj, la CIA ebligis al la afganaj fortoj (...) plenumi eksterjuĝajn ekzekutojn kaj truditajn malaperigojn», bedaŭras la aŭtorino de la raporto.
La afganaj aŭtoritatoj kaj la usonaj fortoj pli utiligas paramilitistajn grupojn por batali kontraŭ la talibanoj. Tio okazigas multajn mortintojn en la afganaj sekurecaj fortoj. Laŭ "Human Rights Watch", tiuj afganaj milicoj estis grandparte rekrutigitaj, trejnitaj, ekipitaj kaj inspektitaj de la CIA.
