Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 octobre 2019 3 16 /10 /octobre /2019 21:05

16/10/2019

Antaŭ semajno, Turkio lanĉis ofensivon kontraŭ la Kurdoj de la Protektaj Taĉmentoj de la Popolo (YPG), norde de la lando. Jam dekoj da civiluloj mortis, kaj pli da 190 000 personoj estis delokitaj, laŭ la kurda Ruĝa Krescento. Ankaŭ centoj da personoj ekfuĝis la landon, plejparte kaŝe, ĝis la apuda iraka Kurdio.    

Du korespondantoj, Murielle Paradon kaj Boris Vichith renkontis rifuĝintojn en Dahuk, irakflanke ne malproksime de la siria landlimo, kiel Mustafa Ali. Tiu junulo alvenis antaŭnelonge en la kampadejo de rifuĝintoj de Domiz en Dahuk. Li devenas de Kobanî, pli ol 500 kilometrojn for, kaj fuĝis la batalojn en Sirio.   

Pro manko de permeso, li trairis kaŝe la siri-irakan landlimon. Senfina kaj danĝera vojaĝo. «Trapasi kaŝe estas tre malfacile, li rakontas. Ni devis uzadi transversan padon, perĉevale, dum tri aŭ kvar horoj. Apud la landlimo, malantaŭe stariĝis la YPG, antaŭe la peŝmergoj, kaj ili pafis super niaj kapoj. Poste la trapasigistoj igis nin pasigi la riveron Tigre, per boato. Post tio, ni marŝadis 5 horojn por atingi veturilon, kiu kondukis nin al Erbil».          

Abu Issa venis kun sia familio. Tiu maljunulo devenas de Ras al-Aïn, lia vizaĝo surhavas la spurojn de lia sufero. «Niaj domoj estis bombitaj, ni ĉion postlasis malantaŭ ni, niajn veturilojn, niajn havaĵojn. Ĉi tie, ni spertas malfacilaĵojn, ĉiuj proceduroj malrapidas. Ni alvenis hieraŭ, sed ni ne ankoraŭ scias kien iri».

Ili fuĝis la nordon de Sirio, malgraŭ la interkonsento inter la kurdaj fortoj kaj la siria reĝimo, supozata protekti ilin kontraŭ la turka ofensivo.

Mustafa Ali ne kredas pri tio: «Ni ne fidas la sirian armeon. Ni ne vidis la detalojn de la interkonsento. La reĝimo estas krima. De ok jaroj, ĝi mortigis multajn homojn, do ni ne fidas ĝin». La junulo scias, ke li ne reiros al Sirio… lia sola espero: foriri kiel eble plej rapide al Eŭropo.        

16/10/2019

«Kial Erdoğan atakas nin tiel?»: La angoro de kurda patrino

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/kial-erdogan-atakas-nin-tiel-la-angoro-de-kurda-patrino.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }