Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 octobre 2019 5 11 /10 /octobre /2019 21:15
Delil Souleiman/AFP

11/10/2019

Dum rekomencas la mortigaj bombadoj de Putin kaj Asad sur la siriaj civitanoj en Idlib, Erdoğan ĵus lanĉis operacon en Sirio kontraŭ la YPG (Protektaj Taĉmentoj de la Popolo). Ĝia celo estas starigi bufrozonon 30 kilometrojn larĝa kaj 500 kilometrojn longa, nomata sekureca areo, por interalie instali milionon da siriaj rifuĝintoj devenantaj de Turkio.

Tiu politiko de trudita translokigo de araba populacio al tiu siria teritorio plimulte kurda, kun helpo de kromrekrutigitoj de la Siria Libera Armeo (SLA), estas kontraŭa al la humanitara juro, kaj krome estas konsterna kaj katastrofa kompare kun la valoroj, kiuj animas la Sirianojn batalantajn de antaŭ 8 jaroj favore al Sirio libera kaj demokratia.

En januaro 2018, la turka armeo, kun aliancanoj de siriaj armitaj grupoj, jam lanĉis en Efrîn ofensivon kontraŭ la YPG, okazigante la translokigon de miloj da personoj. La loĝantaro, kiuj restadis surloke suferis multajn atencojn kontraŭ la homaj rajtoj, laŭ Internacia Amnestio, kiu raportis en sia raporto 2018 arestadojn, arbitrajn enkarcerigojn, kaj truditajn translokigojn de arabaj loĝantoj plenumitajn de la memstara administracio estrita de la Partio de la Demokratia Unuiĝo (PYD) en la regionoj, kiujn ĝi kontrolas.

Hodiaŭ, la siriaj civitanoj, jen arabaj jen kurdaj, estas denove submetitaj al la predado en Sirio de la turkaj, rusaj kaj iranaj aŭtokratioj, kio favoras la rolon de Baŝar Al-Asad.

Tiuj, kiuj subtenas la lukton por libera Sirio kondamnu senbride tiun drastan baton, kiu prepariĝas malfavore al la batalo de la siriaj demokratiaj opoziciuloj.

Erdoğan, same kiel praktikis Baŝar Al-Asad kun helpo de la Pasdaranoj de la irana reĝimo de la Mulaoj, fakte estigos etnan purigadon. Krome, tiu nova milito en Sirio portas gravajn estontajn danĝerojn : plian malstabiligon de la regiono, kiu estas donaco farita al Asad, Putin kaj Ĥamenei, risko vidi la ĝihadistojn disiĝi en la regionon kaj kuniĝi jen kun la grupo Islama Ŝtato, jen kun Asad, kiu sendube utiligos ilin kontraŭ la Eŭropeanoj. 

La kampanjo de protestado kontraŭ la ofensivo de Erdoğan en Sirio disvolviĝas kadre de tiuj motivaĵoj, tamen ne forgesante la militkrimojn kaj krimojn kontraŭ la homaro plenumintajn de antaŭ 8 jaroj en tuta nepuniteco fare de Baŝar Al-Asad, lia reĝimo kaj liaj aliancanoj kontraŭ la siria popolo.

Kolektivo por Sirio libera kaj demokratia

Parizo la 10an de oktobro 2019           

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }