Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 octobre 2019 7 20 /10 /octobre /2019 21:02
MacroMedia Center 2019

20/10/2019

Pli ol 500 000 personoj delokigitaj dum bataloj troviĝas apud la turka landlimo.

La atako kondukita de la siri-rusiaj fortoj kontraŭ kampadejo de personoj delokigitaj la 16an de aŭgusto 2019 estas militkrimo, deklaris "Human Rights Watch" la 18an de oktobro 2019.

Nenia supozita milita celo troviĝis sur la lokoj de la atako plenuminta en Has, en la gubernio Idlib, situanta nord-okcidento de Sirio, laŭ pluraj atestantoj. La atako mortigis almenaŭ 29 civilulojn kaj instigis al trudita delokigo de ĉirkaŭ 200 personoj.

«De post la komenciĝo de la ofensivo kontraŭ Idlib, la milita siri-rusia alianco uzadis kontraŭleĝajn taktikojn cele al mortigo kaj vundado de centoj da civiluloj», deklaris Gerry Simpson, kundirektoro de la fako "Krizo kaj konfliktoj" ĉe Human Rights Watch.

En aprilo 2019, la fortoj siri-rusiaj intensigis sian militan kampanjon kontraŭ la gubernio Idlib kaj aliaj regionoj nord-okcidente de Sirio.

Kadre de sia ofensivo, la alianco mortigis almenaŭ 1 000 civilulojn kaj kondukis al trudita delokigo de pli ol duon-miliono da personoj, laŭ Unuiĝintaj Nacioj. La fortoj de la alianco bombadis diversajn strukturojn, principe protektatajn laŭ la militjuron, kiel interalie lernejojn kaj malsanulejojn.         

Malgraŭ batalhaltigo decidita la 30an de aŭgusto, humanitaraj laboristoj indikis al "Human Rights Watch", ke ili ne ankoraŭ havas la eblecon helpi konvene la delokigitajn aŭ senhejmajn personojn. La 9an de oktobro, la turkaj fortoj, subtenataj de armitaj grupoj, invadis nord-orienton de Sirio, areo kiu troviĝas sub kontrolo de la kurdaj fortoj.  Tiu nova ofensivo kondukis al trudita delokigo de 160 000 personoj el tiu regiono, kiuj aldoniĝas al milionoj da aliaj, kiuj jam suferis tiun situacion.     

"Human Rights Watch" kondukis intervjuojn kun 24 atestantoj kaj loĝantoj de Has, kiuj priskribis bombadojn per aviadilo, dum la vespero de la 16a de aŭgusto, de kampadejo de delokigitaj personoj administraciata de siria humanitara organizaĵo. Nur la siriaj kaj rusiaj aerfortoj aktivas en tiu regiono, parte kontrolata de kontraŭregistaraj grupoj.

Tiu kampadejo, kreita en 2014 en la ĉirkaŭaĵo de Has, por akcepti delokigitajn familiojn, konsistas el kelkaj loĝaj kaj komercaj konstruaĵoj, situantaj ĉirkaŭ du placoj.  

Satelitaj bildoj filmitaj antaŭ kaj post la atako de la 16a de aŭgusto montras tion, kio similas kolizion de municio aere elĵetita sur unu el la placoj de la ĉirkaŭaĵo, laŭ "Human Rights Watch".

Tiu bombado ne estis la unua kontraŭ tiu loko, laŭ atestantoj, kiuj elvokis antaŭan atakon kondukitan la 19an de julio, mortigante viron kaj kaŭzante la delokigon de 80 familioj.

La intencaj atakoj kontraŭ civiluloj kaj civilaj havaĵoj estas militkrimoj, laŭ la Statusoj de Romo de la internacia Punkortumo.    

Video: 2011: pacaj manifestacioj por demokratio, kontraŭ la diktaturo, subpremita de la registaro

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }