
12/10/2019
Vaŝingtono kontraŭ Pekino - Serge HALIMI
USONO ŝajnas nun pensi, ke ĝi ne povas alfronti Ĉinujon kaj Ruslandon samtempe. En la venontaj jardekoj ĝia ĉefa geopolitika rivalo estos Pekino. Pri tio eĉ same opinias la respublikana registaro de s-ro Donald Trump kaj la demokratoj, kvankam la venontjaraj prezidant-elektoj forte disigas la du tendarojn. Tiel Ĉinujo postsekvas la sovetian “imperion de la malbono” kaj la “islaman terorismon” kiel ĉefan kontraŭulon de Vaŝingtono. Sed, malsame ol la Sovetunio, ĝi disponas pri vigla ekonomio, kun kiu Usono (...)
https://eo.mondediplo.com/article2763.html
Cent minutojn kun Lula, en la malliberejo - Ignacio Ramonet
"Mi estas en malliberejo, sed mi ne plendas ; mi sentas min pli libera ol milionoj da brazilanoj, kiuj ne manĝas, ne laboras, ne havas domon … ili estas ŝajne liberaj, sed ili estas ja malliberigitaj de la socia karaktero, el kiu ili ne povas eliri …" La 14-an de septembro 2019 La brazilan prezidinton Luiz Inácio Lula da Silva, mallibera en la urbo Curitiba en la sudo de la lando, rajtas viziti nur du homoj en ĉiu semajno. Dum unu horo. Ĵaŭde vespere, de la 4-a ĝis la 5-a horo. Oni devas atendi (...)
https://eo.mondediplo.com/article2772.html
Ĉu oni ankoraŭ povas vivi sen Interreto ? - Julien BRYGO
Ĉu oni baldaŭ estos devigata ciferecigi sian poŝtelefonon aŭ uzi Interreton por veturi metroe, trajne, aviadile, por aĉetumi aŭ pagi siajn impostojn ? Nenia problemo, oni klarigas al ni, tio estas pli oportuna, kaj ĉiuj alkutimiĝas. Nu, fakte, multe da homoj ne alkutimiĝas. KAMPOJ de terpomoj kaj lino, la sonorilturo de gotika preĝejo kaj, fore, la belga limo, ĝiaj grandegaj kovejoj kaj ĝiaj tabak-, benzin- kaj pralinvendistoj. Ni estas en Hondschoote, vilaĝo kun kvar mil loĝantoj, en la departemento (...)
https://eo.mondediplo.com/article2754.html
Inter Usono kaj Ĉinujo, milito malpli komerca ol geopolitika - Philip S. GOLUB
Ekde kiam Ĉinujo adoptis la merkatekonomion, ĝi devis esti nur ero en la produktad-ĉenoj de monda ekonomio gvidata de Usono kaj de ties multnaciaj konzernoj. Sed la rapido de ĝia evoluo nun maltrankviligas la usonajn gvidantojn. Ili do provas disbati konkurencon aperintan pli rapide ol pensite kaj kiu minacas ilian pozicion de hegemonia superpotenco. LA 28-AN de JUNIO 2016, s-ro Donald Trump faris gravan paroladon, en kiu li anoncis la internacian ekonomian kaj komercan programon, kiun li (...)
https://eo.mondediplo.com/article2769.html
En la kuirejoj de ĵurnalisma enketado - Pierre PÉAN
Ili enkorpigas la kontraŭpovon : ĵurnalistoj, kiuj enketas pri la korupto de la potenculoj. Tiuj enketistoj demisiigas ministrojn, tremigas konsilantojn, faligas mastrojn – malpli ofte. Sed la laŭdantoj de travideblo ĉiam konservas ombran zonon. Pri ilia labormaniero, pri tio, kio disdividas ilin, pri tio, kio estas iliaj motivoj, la publiko nenion scias. Pierre Péans, kiu estis grava figuro de tiu profesia rondo, ĵetas al ĝiaj kulisoj krudan lumon. De post la 1980-aj jaroj, la franca publika vivo (...)
https://eo.mondediplo.com/article2765.html