Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 octobre 2019 2 08 /10 /octobre /2019 20:47
Bildo: «Via silento eĥas la bombojn» - Solidareca manifestacio en Milano, Italio.

08/10/2019

De pluraj tagoj, la minacoj de invado de Turkio kontraŭ la "Memstara Administracio de Norda kaj Orienta Sirio" (MANOS) fariĝas pli kaj pli precizaj. Ili intensiĝis dum la nokto de dimanĉo ĝis lundo, pro la anonco fare de Usono, ke ĝi retiros siajn trupojn de la landlima bufrozono kaj ne intervenos en la venontajn konfliktojn.

Tio fakte signifas, ke ĝi validigas la planojn de invado de Turkio.

Ni ne povas resti indiferentaj fronte al la danĝeroj, kiuj minacas la plej kuraĝajn kurdojn, kiuj batalas kontraŭ la "grupo Islama Ŝtato" (IŜ) kaj la civilajn loĝantojn de tiu regiono. Malfortigita en Turkio dum la lastaj deputitaj balotoj, Recep Tayyip Erdoğan volas malaperigi la memstaran projekton defenditan de la kurda movado norde de Sirio. Fondita sur modelo de demokratia socio, tiu multetna kaj multkultura projekto emfazas la emancipon de la virinoj, kaj de post 2013 disvolviĝas en areoj sub kontrolo de la MANOS, dum la cetero de la lando estas ruinigita de la reĝimo de Baŝar Al-Asad, kaj diversaj radikalaj islamismaj grupoj.

Erdoğan klare detaligis sian planon de etna purigado kun la militaj invado kaj okupacio de la regionoj de Siria Kurdio. La ĝihadistoj de IŜ, detenitaj de la "Siriaj Demokatiaj Fortoj" estus liberigitaj, kio metus Eŭropon en danĝeron de novaj atencoj.

La milito en tiu regiono de Kurdio kaŭzos formigradon de centoj da miloj da civitanoj kaj gravan humanitaran krizon.       

Tiu perspektivo anoncas novajn masakrojn kiel tiuj, kiuj okazas en Afrin, kie la por-turkaj grupoj libere organizas rabadon de la regiono, forkaptojn, seksperfortojn kaj murdojn en tuta nepuniteco.   

La "Nacia kunordigado Solidareco Kurdio" petas de ĉiuj mobiliziĝi kaj partopreni la kolektiĝojn, kiuj estos baldaŭ organizitaj en pluraj urboj por protesti kontraŭ la minacoj de Turkio. Ni estu multnombraj kontraŭstari ilin.   

Ni petu de niaj registaroj, ke ili intervenu diplomatie ĉe la turka registaro kaj ĉe Unuiĝintaj Nacioj por postuli la starigon de senaviadila areo, cele al malhelpi la masakron, kiu anonciĝas.

La kurda popolo rajtas pacon.

"Nacia kunordigado Solidareco Kurdio"

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }