
18/10/2019
Bejruto plu surhavis ĉi-matene la spurojn de nokto da manifestacioj kaj perfortoj. Pluraj barikadoj de pneŭoj ekflamigitaj plu videblis en la centro de la libana ĉefurbo. Dum granda parto de la nokto, miloj da personoj postulis la demision de la registaro kaj ŝanĝon de reĝimo.
Ekonomia krizo, vivokosto, manko de infrastrukturoj kaj koruptado de la estroj estas celitaj de la loĝantaro.
Aliaj manifestacioj okazis en la urboj Cidono kaj Tripolo.
Laŭ Musa Zaaiter, loĝanto de Bejruto : «La homoj malsategas, ili mortas, la krimo kreskos, pli kaj pli da ŝteloj okazos, kian ajn faros la registaro, ĉar la homoj mortas pro malsato. Ĉiuj familioj havas ses aŭ sep infanojn. Kiel ni nutrados ilin?».
Provokis tiujn perfortajn manifestaciojn imposto, kiun la registaro provis trudi koncerne retpoŝtilojn kiel Whatsapp: po 18 centimoj da eŭroj por ĉiu alvoko. En lando, kie la telekomunikiloj estas inter la plej kostaj en la regiono, la nova imposto estis tre malbone akceptita… kaj nuligita.
Ĉi-vendredon estas tago de ĝenerala striko, la bankoj estas fermitaj, kaj la Ĉefministro, Saad Hariri ŝajne esprimiĝos dum la tago.
