30/10/2019
Situanta sur la ĉefa alfluo de la Mekongo, la Xayaburi intencas respondi al la energiaj interesoj de la enklavigita lando, kiu deziras fariĝi «la baterio de Sud-Orienta Azio». Sed la malfermado de la mega-strukturo maltrankviligas, dum la projektoj de akvo-retenejoj multobliĝas sur la riverego.
820 metrojn longa, la Xayaburi, ekfunkcianta de mardo, estas la unua mega-baraĵo, kiu funkcias en Laoso sur la ĉefa alfluo de la Mekongo. Sep mega-baraĵoj jam aktivas en Ĉinio. Projekto de konstruado de dek aliaj estas antaŭvidita en Laoso, Tajlando kaj Kamboĝo. Kaj tio ne kalkulante centon da aliaj infrastrukturoj malpli ampleksaj sur ĝiaj alfluoj.
La baraĵo Xayaburi estas kritikata de post la anonco de la projekto, kies sumo atingas 4,5 miliardojn da dolaroj. Kvankam la tajlanda ekspluatisto priskribas baraĵon «sen danĝero por la fiŝoj», multaj organizaĵoj pri medio maltrankviliĝas pri la amasigaj konsekvencoj de tiuj mega-konstruaĵoj.
Vivgrava riverego por 60 milionoj da personoj
Mekongo posedas la duan plej ampleksan akvo-biodiversecon post Amazonio. Kaj la granda plimulto da fiŝoj, kiun ĝi enhavas, estas migraj specioj. Tamen, laŭ pluraj studaĵoj, la multobligado de baraĵoj povus modifi la ciklojn de vivo kaj migrado de tiuj specioj.
En la baseno de Mekongo, nutrado kaj mongajnoj de 60 milionoj da personoj dependas de la bona sano de la riverego. La malfermado de la baraĵo Xayaburi okazas, dum la regiono frontas ĉi-jare krizan mankon de pluvo. Dum la musono, la riverego atingis la plej historian malaltan nivelon.
