Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 octobre 2019 1 07 /10 /octobre /2019 16:00
Lundon, la aktivuloj de la NRO "Extinction Rebellion" komencis kolektiĝi en Nov-Zelando kaj Aŭstralio - Foto AFP

07/10/2019

Dekoj da manifestaciantoj estis arestitaj en Nov-Zelando kaj Aŭstralio ekde la komenciĝo de la dek kvin tagoj da civila malobeemo, lanĉita de la NRO Extinction Rebellion (XR) en la tuta mondo por denunci la senagadon fronte al la klimata ŝanĝiĝo.

La celo estas denunci la «kriman» senagadon de la registaroj fronte al la klimata ŝanĝiĝo. Dekoj da manifestaciantoj estis arestitaj ekde la 7a de oktobro en Nov-Zelando kaj Aŭstralio.

Lundon, centre de Sidnejo, centoj da personoj, kiuj partoprenis sidmanifeston sur tre frekventita vojo, estis forpelitaj de la polico, kaj tridek inter ili estis arestitaj. En Brisbano, grupeto de aktivuloj blokis ponton antaŭ ol esti arestitaj de la polico. Sep inter ili estis kulpigitaj.           

En Velingtono, ĉefurbo de Nov-Zelando, manifestaciantoj kateniĝis ĉe veturilo, kio kaŭzis trafikŝtupojn en la urbo-centro. Miloj da aŭstralianoj kaj Novzelandanoj estas atenditaj ĉi-semajne por la multnombraj eventoj organizitaj en ambaŭ landoj, interalie la promulgo de la malaperigo de la abeloj, nuda defilado kaj funebra kohorto por la planedo.

Tiuj agadoj markas la lanĉadon, alvoke de XR, de du semajnoj da mobilizado en 60 urboj en la mondo, kiu amasigos milojn da personoj.    

«Ni provis peticiojn, lobiismon kaj manifestaciojn, kaj nun agado urĝas», deklaris la aŭstralia aktivulino Jane Morton. «Ni ne havas alian elekton ol ribeli, ĝis kiam nia registaro deklaros klimatan kaj ekologian urĝecon, kaj decidos aranĝojn por savi nin», ŝi aldonis.

La metodoj uzitaj en Aŭstralio fare de XR kondukis aŭstraliajn politikistojn postuli malpliigon de la socialaj prestaĵoj ricevitaj de la manifestaciantoj, kaj petis ilian denuncadon. «La homoj disvastigu la nomojn kaj fotojn de tiuj personoj kiel eble plej malproksime kaj vaste por hontigi ilin», deklaris la aŭstralia ministro pri internaj aferoj, Peter Dutton, ĉe la radio pasintsemajne.   

Lundon en Londono, kelkaj aktivuloj blokadis la vojon, kiu kondukas al la Parlamento, laŭ korespondanto. Ili antaŭvidas du semajnojn da diversaj blokadoj centre de la brita ĉefurbo.

Naskiĝinta en 2018, en Unuiĝinta Reĝlando, XR atentigas kontraŭ baldaŭa naturmedia katastrofo. La organizaĵo alvokis al neperfortaj manifestacioj en la du venontaj semajnoj, ĉefe en Eŭropo, Nord-Ameriko kaj Aŭstralio. Eventoj estas antaŭviditaj ankaŭ en Barato, Argentino en Bonaero, kaj en Sud-Afriko en Kaburbo. Dimanĉon vespere, «malferma ceremonio» logis centojn da personoj en la centro de Londono, kie manifestacioj antaŭ ministrejoj estas antaŭviditaj. Ŝlosil-lokoj, interalie la pontoj de Westminster kaj Lambeth, estos sendube blokitaj de la manifestaciantoj.

https://www.lemonde.fr/climat/article/2019/10/07/lancement-d-une-rebellion-internationale-pour-le-climat-dans-soixante-villes_6014498_1652612.html

Video: En Parizo, la okupado de komerca centro

En Parizo, centoj da ekologiismaj aktivuloj lanĉis la operacon «Internacia ribelo» ekde sabato kaj dimanĉo okupante, dum dek sep horoj, la komercan centron de la placo de Italio, en la 13a distrikto. Kun ties 130 butikoj kaj restoracioj, la loko estas por la aktivuloj «simbolo de kapitalismo», neakordigebla kun la celoj de lukto kontraŭ la klimata varmiĝo. Aliaj kolektiĝoj estas antaŭviditaj ekde lundo kaj ĝis la 12a de oktobro en la franca ĉefurbo.   

https://www.youtube.com/watch?v=HRdkcoL3Ge0

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }