Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 octobre 2019 7 13 /10 /octobre /2019 21:00
ANF angla

13/10/2019

Bildo: homŝildoj kolektiĝis ĉe la landlimo apud Serê Kaniyê antaŭ la invado de Norda Sirio fare de Turkio. 

De merkredo, la kurda civila loĝantaro estas la plej tuŝata de la atako kondukita de la turkaj fortoj en Sirio. Bildoj de la kurda televidkanalo montras homamason, kiu ricevas humanitaran helpon en Til Temir, nord-oriente de la lando. La "Monda Nutraĵa Programo" (MNP) kaj ĝiaj partneroj plu helpas la loĝantojn malgraŭ damaĝitaj sekurkondiĉoj. 580 000 personoj nutrataj de la MNP en la regiono vivas nun en areoj sub kurda kontrolo. 

«Kion diri al la mondo, kial  Erdoğan atakas nin tiel? Ĉiuj ignoris tion, kio okazas al ni. De hieraŭ, niaj infanoj kaj ni ne plu havas nutraĵon, ni malsatas», bedaŭras kurda virino, kun sia infano en la brakoj.   

Alia fonto de maltrankvilo por la internacia komunumo koncernas la sorton de la batalantoj de la Islama Ŝtato malliberigitaj de la kurdaj fortoj.

En unu el la kampadejoj, Al-Hol, ribeloj jam okazis kaj kelkaj malliberuloj fuĝis. 

 

Manifestacioj en Parizo, Zuriko, Berlino, ktp. 

Hikmat Habib estas membro de la prezidenta organo de la Konsilio de la siria demokratio, politika organo de la "Siriaj Demokratiaj Fortoj" (SDF). Li eksplikas, ke liaj fortoj plu sekurigas tiujn malliberejojn kaj kampadejojn, kiuj akceptas milojn da familioj kaj batalantoj de la Islama Ŝtato. Sed venos la tempo, kiam iliaj fortoj estos devigitaj foriri pro siaj propraj familioj kaj aliaj familioj minacitaj de la registaro AKP.    

«Ni ne minacas la internacian komunumon pri liberigo de la batalantoj de la Islama Ŝtato, sed ni havas du elektojn: Jen ni lasas niajn infanojn forpasi kaj ni protektas la personojn de tiuj kampadejoj, jen ni protektas niajn infanojn», li eksplikas.

Dum tiu tempo, la kurda diasporo de Eŭropo amase manifestaciis sur la stratoj kontraŭ la turka ekspedicio. Manifestacioj okazis en Parizo, Zuriko kaj Berlino, inter aliaj. Ili esprimis sian koleron kaj timon. 

11/10/2019

Turka ofensivo en Sirio: drasta bato kontraŭ la loĝantoj kaj la siria demokratia opozicio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/turka-ofensivo-en-sirio-drasta-bato-kontrau-la-logantoj-kaj-la-siria-demokratia-opozicio.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }