
17/10/2019
Ili foriris de kvin katalunaj urboj, kaj konverĝos ĝis Barcelono vendredon, tagon de striko kaj manifestacio. Kun siaj 100 000 partoprenantoj, laŭ la organizantoj, la plej grava estas tiu de Ĝirono, urbo kie Carles Puigdemont estis urbestro antaŭ ol prezidi la regionon ĝis sia eksigo fare de Madrido kaj sia fuĝo al Belgio, post la sensukcesa deklaracio de sendependeco en 2017.
La manifestacioj blokis merkredon dekojn da kilometroj da vojoj kaj aŭtovojoj, kiuj okazigis trafikŝtupojn en fundamenta areo por la hispana ekonomio, kaj pasejo al la centro de Eŭropo. Ili frape aspektis malsimilaj al la manifestacioj, kiuj degeneris, lundon kaj mardon, alvoke de pli radikalaj grupoj, kies organizantoj estas anonimaj, kiel la "Komitatoj de defendo de la Respubliko" kaj la platformo "Demokratia cunamo".
La alfrontiĝoj disvatiĝis en Barcelono, kaj en aliaj urboj, kiel Taragono kaj Leila.
Kvindekoj da personoj estis vunditaj dum la nokto de merkredo 16a ĝis ĵaŭdo 17a de oktobro, inter kiuj 32 nur en Barcelono, anoncis la sukurservoj, post la 125 vunditoj de la nokto de merkredo ĝis ĵaŭdo. «Almenaŭ 20 personoj estis arestitaj» en la tuta regiono, kaj 51 antaŭtage, anoncis la Mossos.
Tamen, la tago komenciĝis el pli trankvila maniero. Kunvokitaj fare de la potencaj separatismaj asocioj "ANC" kaj "Omnium", marŝadoj komencis du jarojn precize post la provizora arestado de iliaj gvidantoj en 2017, Jordi Sanchez kaj Jordi Cuixart, kondamnitaj lundon je naŭ jaroj da malliberejo. «Tiuj marŝadoj montras la plej bonan vizaĝon de la kataluna popolo», proklamis Quim Torra, la kataluna prezidento, kiu kuniĝis kun la kolumno foririnta de Ĝerono.

