Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 octobre 2019 3 02 /10 /octobre /2019 21:10
Haidar Hamdani / AFP

02/10/2019

Grava protest-movado skuas Bagdadon kaj plurajn aliajn irakajn urbojn. Tio estas la plej grava socia protestado de post la instalado de la nova registaro antaŭ preskaŭ jaro. Kaj la represio estas perforta.

Du manifestaciantoj mortis mardon 1an de oktobro, en Bagdado kaj en la gubernio Dhi Kar (300 km sude), kaj la respondeculoj pri Sano menciis 200 vunditajn personojn. Ĉi tiun mardon 2an de oktobro, avertaj pafoj plu aŭdeblas en la stratoj de Bagdado. La policistoj provas per ĉiaj rimedoj disigi la homamason. Sed la Irakanoj koleras kaj la pafoj per realaj kugloj ne haltigas ilin. Ilia movado, senprecedenca en Bagdado, kaj la aliaj urboj sude de la lando naskiĝis nek de politika partio nek de religia gvidanto.

 

La kialo de la malkontenteco 

La manifestaciantoj denuncas la senefikon de la publikaj servoj kaj la kreskegantan senlaborecon. La petrol-riĉeco de Irako kontrastas kun la malriĉeco de la loĝantaro. La preskaŭ sola elekto por la junaj irakanoj estas rekrutiĝi en la armeo.

La kontraŭ-ribela polico ekuzis unue akvokanonojn, larmigajn gasojn kaj kaŭĉukajn kuglojn. Poste, en Bagdado, bruo de aŭtomataj armiloj komencis sonori. Uzado de perforto estis ekscesa, sed la iraka registaro sin pravigas, kaj akuzas «sabotantojn» ke ili volas disvastigi «perforton».

   

Alvoko al deteniĝemo  

Ĉe la pinto de la Ŝtato, la iraka prezidento Barham Saleh petis deteniĝemon. Li ankaŭ skribis en Tvitero: «Niaj junuloj volas reformojn kaj laboron, tio estas nia devo kontentigi tiujn legitimajn petojn».   

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }