Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 octobre 2019 2 22 /10 /octobre /2019 21:06

22/10/2019

Oficiala raporto publikigita mardon malkaŝas, ke 157 personoj – preskaŭ ĉiuj estis manifestaciantoj – estis mortigitaj, plimulte en Bagdado, dum la kontraŭ-registara protest-semajno, kiu skuis Bagdadon kaj la sudon de Irako. 

La bilanco estas grava. Komence de la monato, la alfrontiĝoj en Irako inter kontraŭ-registaraj manifestaciantoj kaj la sekurecaj fortoj okazigis 157 mortintojn, laŭ la enket-raporto de registara komisiono, kiu denuncas la perforton de la represio, kaj postulas la eksigon de altaj respondeculoj.

Tiu semajno da perfortaj kolizioj mortigis 149 civilulojn kaj 8 membrojn de la sekurecaj fortoj, precizigas la raporto, kiu denuncas la ekscesan uzadon de forto kaj la pafojn per realaj kugloj, fare de la policistoj taskitaj pri la kontraŭ-ribela kontrolo.

 

Tiraljoroj 

La enket-komisiono de la registaro posedas interalie pruvojn, ke tiraljoroj embuskitaj sur tegmentoj centre de Bagdado pafis al la homamaso.           

Ĝi mencias, ke la plej altaj respondeculoj pri sekureco perdis la kontrolon de iliaj trupoj, kaj postulas eksigon de la majoro, kiu kondukis la kontraŭ-ribelajn operacojn en la ĉefurbo. 

Provante solvi la krizon, naskiĝinta interalie el la kolero de la Irakanoj kontraŭ koruptado kaj senlaboreco, la Ĉefministro Adel Abdoul Mahdi prezentis la 5an de oktobro planon laŭ 17 punktoj.

Ĝi antaŭvidas interalie altigon de la monhelpo por la loĝado de la malriĉuloj, monatribuon al la senlaboruloj, formadojn kaj aliajn iniciativojn por la junularo. 

06/09/2019

Irako : 100 mortintoj kaj 4 000 vunditoj dum manifestacioj en kvin tagoj da protestado

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/irako-100-mortintoj-kaj-4-000-vunditoj-dum-manifestacioj-en-kvin-tagoj-da-protestado.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }