
26/10/2019
Pasintan vendredon, almenaŭ 40 personoj mortis en Bagdado kaj en la sudo de Irako, dum perfortaj manifestacioj kontraŭ la registaro.
Centoj da Irakanoj kolektiĝis ĉi-vendredon placo Tahrir, en Bagdado, ĉefa loko de la protestado. Du semajnojn post la fino de la antaŭnelongaj manifestacioj, ili ne plu postulas pli bonajn servojn aŭ malpli da senlaboreco, sed defalon de la reĝimo. «Ni venis por protesti, ĉar ni perdis nian patrion. Ni serĉas ĝin. Ni volas nek elektron nek akvon, ni volas liberecon», eksplikas Ahmed, 24-jara, kun iraka flago sur la ŝultroj.
Ofte, pafoj de larmigaj gasoj aŭ surdigaj grenadoj panikigas la manifestaciantojn, raportas korespondantino en Bagdado, Lucile Wasserman. Ili timas la kontaŭ-ribelajn fortojn aŭ la tiraljorojn, kiuj sturmis la stratojn de Bagdado dum la lastaj kolektiĝoj.
Laŭ Kemal, ĉirkaŭ 50-jara, kun griziĝantaj haroj, la registaro havas kontraŭdiran sintenon pri tiuj perfortoj. Tio estas neeltenebla, li diras. «La Ĉefministro anoncis oficiale, ke la aŭtoritatoj ne arestos manifestacianton, sed ĝi atakis nin ekde la 9a, 9a kaj 30 horo matene! Ĉu vi aŭdas? Ŝajnas, ke ni estas sur frontlinio, batalante kontraŭ malamiko» li rimarkigas, dum eksplodoj bruegas proksime.
Meze de la tago, la fama ajatolo, Ali Sistani, la plej alta religia aŭtoritato de la lando, postulis «retenon» de la sekurecaj fortoj, por eviti «kaoson». Sed la situacio streĉiĝis dum la post-tagmezo.
La protestantoj atakis du sidejojn de la gubernio, kiujn ili incendiis en la Sudo, antaŭ ol ataki dekojn da estrejoj de politikaj partioj kaj armitaj frakcioj. Vespere, lasta bilanco menciis 42 mortintajn manifestaciantojn. Almenaŭ duono el ili estis premmortigitaj en tiuj incendioj aŭ tuŝitaj ĝismorte fare de kugloj, dum atakoj kontraŭ grupoj de la potenca paramilitista koalicio ligita kun la Ĉefministro Adel Abdel Mahdi.
«Ni profunde bedaŭras la nombron de homoj, kiuj mortis», reagis la ĝenerala sekretario de Unuiĝinaj Nacioj S° Guterres dum kunveno kun la gazetaro, elvokante antaŭnelongan raporton de la misio de UN pri la agado de la irakaj fortoj dum la manifestacioj. «Laŭ niaj unuaj konkludoj, gravaj malobservadoj pri Homaj rajtoj evidente okazis. Ili estu klare denuncitaj kaj kondamnitaj», li aldonis, sen aliaj detaloj.
Dum la nokto de vendredo ĝis sabato, incendioj kaj atakoj estis raportitaj en pluraj provincoj sude de la lando, kie elirmalpermeso estis deklarita. En Bagdado, miloj da manifestaciantoj plu kolektiĝas sur la placo Tahir, kaj malvastaj kolizioj daŭris sur la najbara ponto al-Jumhurija, kiu kondukas al la Verda areo, kie stariĝas la iraka potenco kaj la usona ambasadejo.

22/10/2019
Irako: pli ol 150 mortintoj dum manifestacioj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/irako-pli-ol-150-mortintoj-dum-manifestacioj.html
