Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 octobre 2019 2 01 /10 /octobre /2019 21:11

01/10/2019

Por-demokratia manifestacianto estis vundita per reala kuglo fare de kontraŭ-ribela policisto en Hongkongo.

Hongkonga manifestacianto estis vundita per vera kuglo post perfortaj alfrontiĝoj marĝene de la granda manifestacio organizita ĉi-mardon. Dekoj da miloj da por-demokratiaj manifestaciantoj surstratiĝis en Hongkongo alvoke de «ĉagrena tago», organizita responde al la ceremonio de la 70a datreveno de la fondo de la Ĉina Popola Respubliko, celebrita kelkajn horojn pli frue en Pekino.

Polica informfonto asertas, ke la manifestacianto estis tuŝita ĉe la brusto. La policisto pafis post perfortaj kolizioj inter radikaluloj kaj policistoj en la kvartalo Tsuen Ŭan. Unu el la policistoj alvenis kurante, kun armilo en la mano, piedfrapis manifestacianton antaŭ ol pafi al la brusto de protestanto.

     

Dek kvin manifestaciantoj hospitaligitaj 

La vundita manifestacianto ricevis la plej urĝajn flegadojn antaŭ ol esti kondukita al la malsanulejo Margaret Princess. En dua video filmita de la surloka televidkanalo "Stand News", policistoj plenumantaj la unuajn zorgojn estas videblaj. Li estis poste evakuita, senkonscia kaj kun vizaĝo kovrita per oksigena masko, sur brankardo.  

Post semajnfino de perfortoj, la polico alarmis pri «tre danĝera situacio». Porparolanto de la Hospitala aŭtoritato anoncis enhospitaligon en la malsanulejo Princess Margaret, de dekkvin personoj en kriza stato dum postaj manifestacioj. Ĝi ne precizigis, ĉu ankaŭ temis pri la vundita manifestacianto.

 

Ĵetoj da ovoj kaj disŝiritaj afiŝoj 

Perfortaj alfrontiĝoj okazis inter radikaluloj kaj kontraŭ-ribelaj policistoj en pluraj kvartaloj. Mobilizitaj de junio, tiu tago de celebrado en Ĉinio estis la okazo por la honkongaj protestantoj manifesti sian koleron kontraŭ la ĉina reĝimo. La manifestaciantoj paŝadis al la reprezenta buroo de Ĉinio en Hongkongo, kiu regule estas la celo de la kontestado. Ili poste ĵetis ovojn al la portreto de la ĉina prezidento Xi Jinping, kaj disŝiris grandajn afiŝojn, kiuj celebris la 70an datrevenon antaŭ ol treti ilin.

Eŭropa Unio alvokis al «malstreĉiteco kaj deteniĝemo»      

31/08/2019

Honkongo: miloj da manifestaciantoj sur la stratoj malgraŭ la malpermeso

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/08/honkongo-miloj-da-manifestaciantoj-sur-la-stratoj-malgrau-la-malpermeso.html

11/06/2019

Honkongo: preskaŭ miliono da manifestaciantoj kontraŭ la leĝo pri ekstradicio al Ĉinio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/06/honkongo-preskau-miliono-da-manifestaciantoj-kontrau-la-lego-pri-ekstradicio-al-cinio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }