Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 octobre 2019 2 15 /10 /octobre /2019 15:19

15/10/2019

Punoj de naŭ ĝis dek tri jaroj da enkarcerigo tuŝis naŭ katalunajn separatismajn respondeculojn. Nur tri el ili evitis enkarcerigon, sed estis kondamnitaj al monpunoj pro malobeemo fare de la hispana Ĉefkortumo.     

 

13 jaroj da malliberejo por Oriol Junqueras 

La plej peza puno estis trudita al la regiona eks-kunprezidento de Katalunio, Oriol Junqueras, kulpigita pro tumulto kaj forŝtelo de publika mono. Li riskis ĝis 25 jaroj da malliberejo okaze de kondamno pro «perforta kaj publika ribelo».     

 

Krizo de 2017 

La dek du katalunaj eks-gvidantoj, plejparte eks-ministroj de la loka registaro de Katalunio estis juĝitaj koncerne ilian rolon en la provo de secesio en oktobro 2017. Ili organizis la 1an de oktobro 2017, referendumon pri memdetermino de la regiono, spite la malpermeson de la justico kaj tuj poste proklamis la sendependecon de Katalunio. La centra potenco tiam akuzis la Katalunan parlamenton, ke ĝi estas je la origino de la «puĉo».

02/10/2017

Katalunio: centoj da vunditoj, la polico akuzata - Ĝenerala striko mardon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/10/katalunio-centoj-da-vunditoj-la-polico-akuzata.html

Kontentiĝo de Madrido 

Siaflanke, la hispana Ĉefministro absolute forpuŝis la amnestian leĝon petitan de la partio de Junqueras: «konfirmiĝas hodiaŭ, ke tiu politika projekto pereis», deklaris la provizora hispana ĉefministro, Pedro Sanchez. «Tiu projekto malsukcesis en sia provo akiri subtenon en Hispanio kaj internacian agnoskon, kaj postlasas malantaŭ ĝi doloron, dividon, kaj rompiĝon de Katalunio».

 

Kolero de la sendependistoj

La sendependistoj, kiuj plu regas la regionon, alvokas al «civila malobeemo» .

«La kataluna registaro kaj mi mem forpuŝas tiun nejustan kaj kontraŭ-demokratian verdikton», reagis la Prezidento de la generalitato de Katalunio Quim Torra. Tio estas parto de politika procezo kaj agadkampanjo kontraŭ la rajto de Katalunio al memdetermino kaj kontraŭ la sendependisma movado. Hodiaŭ, pli ol iam, ni akompanas familiojn de kondamnitoj.

La decido de la Kortumo metas unu plian fojon la katalunan aferon kerne de la politika debato, malpli ol monato antaŭ la venontaj deputitaj balotoj en Hispanio…         

Video: rekta elsendo

31/10/2017

Katalunio: Ĉu la katalunaj gvidantoj estos baldaŭ arestitaj?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/10/katalunio-cu-la-katalunaj-gvidantoj-estos-baldau-arestitaj.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }