24/10/2019
Tuj post la legado de libro, la vivo de Karmen estis tute skuita.
La verko priskribis la abomenindaĵojn plenumintajn dum la frankisma periodo de 1936 ĝis 1975 en la hispana provinco Soria. Plu legante, Karmen konsciiĝis, ke unu el la nomoj elvokitaj ne estis nekonata al ŝi: Adolfo Morales, la kuzino de ŝia patrino.
Ŝia praulo, kiu estis viktimo de frankismo, ja estis enterigita en komuna fosaĵo, same kiel dekoj da miloj da viroj kaj virinoj, kiuj suferis la abomenindaĵojn de la hispana diktaturo. Karmen tute ne dubas, ke la persono menciita en tiu verko estas ja ŝia praulo:
26-jara, li estis membro de la socialisma junularo. Li estis arestita kelkajn tagojn post la ribelo kun aliaj kamaradoj en Soria. Li estis kondukita al la malliberejo Almazán, kaj estis poste kondukita kun kamarado al La Riba de Escalote kaj ekzekutita.
En Hispanio, pli ol 100 000 personoj malaperis dum la frankisma reĝimo. Laŭ la ministrejo pri Justico, nur la restaĵoj de 25 000 viktimoj povus esti retrovitaj. Kvankam kelkaj komunaj fosaĵoj jam estis elfositaj kaj traserĉitaj, multo plu restas por fari.
Bedaŭrinde, la situacio ne evoluas pro manko de financado por efektivigi la leĝon pri historia memoro. La mapoj, kiuj ebligas katalogi kaj lokalizi la komunajn fosaĵojn ne estis ĝisdatigitaj de 2011 pro tiu manko de mono…
Organizaĵo provas resanigi la vundojn kaŭzitajn de la abomenindaĵoj de la frankismo.
Asocio, laŭreato de la "Nacia premio pri Homaj rajtoj", provas kompensi tiujn financajn malfacilaĵojn. Antaŭ kelka tempo, ĝi informis Karmen pri ebla malkovro de la korpo de ŝia praonklo. Sed por plenumi tiujn esplorojn, la asocio «Memoro kaj Digneco» ricevas nur partan financan subtenon de la aŭtoritatoj. Ivan Aparicio, prezidanto de la organizaĵo eksplikas la malsimplecon de la klopodoj pri esploro:
Ĉiuj, kiuj vizitas la asocion mencias parencon, kiu malaperis aŭ estis murdita. Tiam ni aktivigas protokolon, kiu postulas multajn homojn kaj laboron dum jaroj, kaj kiu inkluzivas esploron de arkivoj, peton de permesilo, viziton de urboj, interparoladojn kun homoj, serĉadon de la tomboj kaj tutan laboron de ekzameno kaj elfosado.
Karmen atendas nun la rezultojn de la testoj ADN por konfirmi la identecon de ŝia praonklo: «Unuflanke, estas emociige scii, ke mi retrovis parencon, kiu estos enterigita en digna loko, sed aliflanke, mi spertas profundan penson de malĝojo kaj kolero, ĉar multaj korpoj plu estas en tiu situacio en la tuta lando». Ambaŭ tomboj, en kiuj Adolfo kaj tri aliaj viroj estis trovitaj estas la unuaj, kiuj estis malfermitaj de post la oficiala anonco de elfosado de la kadavro de Franko, kiu okazas ĵaŭdon.
Memordevo por resanigi la vundojn kaŭzitajn de la diktaturo
Malgraŭ la obstakloj, la asocioj kaj la familioj de viktimoj deziras daŭrigi tiun memorlaboron por provi resanigi la vundojn kaŭzitajn de la abomenindaĵoj plenumintaj nome de la eks-diktatoro.
Hodiaŭ, temas ne nur pri identigo kaj elfosado de la korpoj. Multaj viktimoj enterigitaj en tiuj komunaj fosaĵoj estis juĝitaj kaj kondamnitaj sub la frankisma reĝimo. Tamen, tiuj punoj neniam estis nuligitaj. La familioj postulas hodiaŭ reparacion memore al la viktimoj.
