23/10/2019
Miloj da personoj manifestaciis en Portoprinco, alvoke de religiaj gvidantoj kaj artistoj, postulante demision de la prezidento Jovenel Moïse.
«Jovenel estas nekapabla kaj nekompetenta, li foriru ĉar Haitio deziras plu vivi», deklaris manifestacianto, Jean Ronald. Same kiel li, miloj da personoj respondis la alvokon de religiaj gvidantoj kaj artistoj, invadante la stratojn de Portoprinco, la haitia ĉefurbo.
Dum horoj, ili skandis preĝojn kaj malamikajn sloganojn kontraŭ la prezidento Jovenel Moïse, de kiu ili postulas demision.
«Vivi en tiel neegaleca lando ne estas eltenebla», aldonis tiu manifestacianto, antaŭ la ĉaro «Profeto Mackenson», haitia religia gvidanto tiel populara kiel diskutebla. Mackenson Dorilas, memproklamita «profeto», estis punita de la haitia ministrejo de la Eklezio en 2018, ĉar li anoncis, ke li povas sanigi aidoson per kuracilo, bazita sur litcimoj. La homamaso de liaj fideluloj paŝadis sur la stratoj, sekvataj de grandaj grupoj da manifestaciantoj, kiuj respondis la alvokon de popularaj kantistoj.
La lernejoj estas fermitaj de pli ol monato
Pro la ripetitaj manifestacioj kaj la barikadoj starigitaj sur la ĉefaj vojoj, plimulte el la lernejoj estas fermitaj de pli ol monato. «Hodiaŭ, mi surmetas mian tute novan uniformon. La unua okazo surmeti ĝin estas ja en manifestacio», bedaŭras Nelly Delamet, 19-jara.
S° Johnny Trov Salomon, advokato, manifestacias surhavante sian advokatan talaron, kaj tenante enmane ekzempleron de la konstitucio. Ĉiuj sociaj tavoloj ĉeestas: ni volas, ke la tuta mondo sciu, ke ni ne subtenas Jovenel.
La popola kolero kontraŭ Jovenel Moïse, kritikata de la plej radikalaj opoziciuloj ekde lia enpostenigo en februaro 2017, kreskadis fine de aŭgusto post ĝenerala manko de benzino en la tuta lando. Plimulte devenantaj de la plej malriĉaj kvartaloj, la manifestaciantoj postulas la demision de la Ŝtatĉefo, des pli ke entreprenoj, kiujn li administraciis antaŭ siaj politikaj engaĝiĝoj, estas akuzataj de la Supera Financa Kortumo, ke ili estas «kerne de artifikoj, celantaj defraŭdi monsumon».

https://www.20minutes.fr/monde/2632595-20191021-haiti-milliers-manifestants-anti-jovenel-port-prince

03/10/2019
Haitio: la tumulto pliampleksiĝas
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/10/haitio-la-tumulto-pliampleksigas.html