
03/10/2019
Bildo: Pro jardekoj da novliberalismo, novkoloniismo kaj nun klimata maljusteco, Haitio plonĝas en kaoson.
De antaŭ jaro, Haitio enprofundiĝas en la krizon. La junularo manifestacias kontraŭ la koruptado. La registaro eksiĝas, kaj la manifestacioj, kiuj postulas foriron de la prezidento degeneras en mortigajn ribelojn.
La ekstrema malriĉeco instigas la loĝantaron defii la potencon. En Haitio, pli ol duono el la loĝantoj vivtenas sin kun malpli ol du eŭroj tage. La kolektiĝoj, pacemaj je la komenco, rapide turnas al kaoso en la stratoj de Portoprinco. Laŭ la ribeluloj, pri tiu perforto kulpas tiuj, kiuj regas ilin. Ili denuncas la koruptadon de la aŭtoritatoj.
La haitianoj ne plu eltenas tiun situacion
La prezidento Jovenel Moïse estis elektita antaŭ du jaroj kaj duono. La manifestaciantoj postulas lian foriron de pluraj semajnoj. Estas riproĉitaj ankaŭ la malbonaj vivkondiĉoj, la kreskeganta inflacio kaj la manko de benzino. La haitianoj koleras. De post la komenciĝo de la jaro 2019, la perfortaj manifestacioj ripetiĝas. En februaro, la malsat-ribeloj daŭris dum preskaŭ semajno, kaj kaŭzis la morton de pluraj personoj.

15/09/2017
Haitio: kolero en Portoprinco
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/09/hatio-kolero-en-portoprinco.html