Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 octobre 2019 5 04 /10 /octobre /2019 20:53

04/10/2019

Bildo: manifestaciantoj ĉirkaŭas blenditan veturilon de la polico en Kito. 

Ĵaŭdon, la prezidento de Ekvadoro, Lenin Moreno, dekretis urĝan staton en la tuta lando, paralizita de strikoj kaj blokadoj kontraŭ prezaltigo de la benzino je pli ol 100%.

En movado el senprecedenca amplekso de post 2007, la sektoro de transportoj ekstrikis ĵaŭdon en pluraj regionoj de la lando, kie la lernejoj fermiĝis. En Kito, neniu taksio kaj buso funkciis, kaj la studentoj kuniĝis kun la protestantoj. Manifestaciantoj blokadis stratojn, ekflamigante pneŭojn.

«Cele al garantio de la sekureco de la civitanoj kaj por eviti kaoson, mi dekretis urĝan staton nacinivele», deklaris la prezidento Moreno al la gazetaro, post registara kunveno en Kito. 

Tiu urĝa stato ebligas starigi sekurecajn areojn sur la teritorio, limigi kelkajn rajtojn, kiel liberan moviĝon, aŭ trudi cenzuron al la amasinformiloj. Ĝi ankaŭ ebligas mobilizi la armeon kaj la policon por garantii la publikan ordon.    

La Konstitucio antaŭvidas, ke la aranĝo povas daŭri ĝis 60 tagoj, kaj plu esti valida por periodo de 30 pliaj tagoj.

Reage, manifestaciantoj alfrontiĝis perforte kun la policistoj apud la sidejo de la registaro, konstatis ĵurnalistoj de la franca novaĵagentejo AFP. La protestantoj ĵetis ŝtonojn kaj brulbotelojn al la polico, kiu rebatis uzante larmigajn gasojn.

Antaŭe, la ministro pri internaj aferoj, Maria Paula Romo, jam menciis la arestadojn de 10 manifestaciantoj.

La registaro estas la celo de la strata kolero post la malapero de la subvencioj por dizelo kaj benzino kadre de interkonsento traktita en marto kun la Internacia Mona Fonduso (IMF), kio kondukis al plialtigo de doganimpostoj. Ili atingas ĝis 123%.   

Tiu intertraktado antaŭvidas financan monhelpon de 4,2 miliardoj da dolaroj interŝanĝe kontraŭ programo de ekonomiaj reformoj laŭlonge de 3 jaroj.   

Ĵaŭdon, la novaj tarifoj de la karburaĵoj efektiviĝis: la prezo de «usona galjono» (3,7 litroj) da dizelo tiel pasis de 1,03 ĝis 2,30 dolaroj, kaj tiu de la benzino de 1,85 ĝis 2,40 dolaroj.  

La prezidento Moreno, kiu regas de majo 2017, avertis la manifestaciantojn asertante, ke li ne permesos «kaoson». «Tiu epoko estas finita», li aldonis.    

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }