09/10/2019
Indiĝenoj, sindikatoj kaj popolaj organizaĵoj lanĉas ĉi-merkredon 9an de oktobro 2019 nedifinitan ĝeneralan strikon por protesti kontraŭ la rigorecaj aranĝoj, kiuj ĵetis la landon en perforton de antaŭ semajno.
Miloj da Indiĝenoj alvenis mardon en Kito. Ilia politika projekto estas tre preciza, kiel memorigas Yakuna Pérez, indiĝena prefekto de la provinco Azuay. «Tiuj ekonomiaj aranĝoj malfaciligas la ĉiutagan vivon de la indiĝenoj. Pro tio, ni manifestaciu kaj rezistu pace por postuli abolon de la ekonomiaj aranĝoj kaj nuligon de la antaŭnelonga interkonsento kun la IMF», li eksplikas.
Dum la marda vespero, la polico ekuzis amase larmigajn gasojn por forpeli la indiĝenojn el la parko Arbolito, ilia tradicia kolektiĝa loko antaŭ ĉiuj manifestacioj. Ŝajne temas pri protektado de la Nacia asembleo, mallonge okupata fare de manifestaciantoj, kaj respektigi la elirmapermeson dekretitan en la regiono.
La prezidenta palaco estas celita
Post semajno da streĉitecoj, la morto de almenaŭ du personoj kaj materialaj damaĝoj je sumo de 1,3 miliardo da eŭroj, la prezidento Lenin Moreno translokis lundon la registaron al la marborda urbo Guajakilo.
Dolores Peralta, hardiĝinta aktivulino en lukto kontraŭ la minaj entreprenoj ne estis mirigita. «Per iliaj larmigaj gasoj, ili volas subpremi nin, sed ni, indiĝenaj virinoj, lernis nin defendi, ŝi substrekas. Ni havas akvon de karbo, aŭ akvon de kapsiketo. Tio akre pikas, kiam ni sendas ĝin al iliaj okuloj».
Ĉi-merkredon, la Indiĝenoj provos atingi la prezidentan palacon forlasitan de la Ŝtatĉefo, sed plu protektatan de tankoj kaj centoj da policistoj.
Rafael Correa volas novajn balotojn
Mardon, Lenin Moreno akuzis la venezuelan prezidenton Nicolas Maduro kaj Rafael Correa, sian antaŭulon, kiu antaŭe regis Ekvadoron, ke ili provas malstabiligi lian registaron. Tiu ĉi lasta postulas siaflanke novajn balotojn. Guillaume Long estis la ministro pri Fremdaj aferoj en la registaro de Rafael Correa. Li detaligas la petojn de la eks-prezidento kaj de ties partio "Revolucion ciudadana".
«Nia unua peto estas fino de tiuj ekonomiaj reformoj kontraŭ-popolaj, kiuj malriĉigos la loĝantojn, kaj kreskigos la neegalecojn, li detaligas. La dua peto frontas krizon sisteman, institucian, politikan kaj eĉ socian pacon kiel hodiaŭ sur la stratoj de pluraj urboj kaj kamparoj de Ekvadoro. Fronte al tio, nia prezidento havas malpli ol 14% da subteno laŭ la opinisondoj – tiu procento datiĝas de antaŭ la grandaj manifestacioj, hodiaŭ li sendube perdis eĉ pli da subteno – la opoziciuloj spertas perfortan, tre agreseman persekuton. Fronte al ĉiuj ĉi ekscesoj, fronte al ĉiuj ĉi kontraŭdemokratiaj aranĝoj, al tiu profunda krizo travivita de la ekvadora socio, evidente ni subtenas demokratian solvon, t.e balotojn. La Konstitucio ja ebligas ĝin, ili demisiu, kaj ni havu novajn deputitajn balotojn, kaj kompreneble prezidentan baloton».
04/10/2019
Ekvadoro: «urĝa stato» estas dekretita fronte al la blokadoj organizitaj kontraŭ la prezaltigo de la benzino